Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/23

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kaj rigardas lin kun dankemo.

La sekvantaro foriĝadis kaj vualiĝadis per nuboj da ora polvo, sed ili rigardis post ĝi longe ankoraŭ, ĝis proksimiĝis al ili Demas, la sama, ĉe kiu URsus laboradis nokte.

Tiu ĉi, kisinte la manon de la apostolo, komencis lin peti, ke ili venu al li por manĝi, dirante, ke lia domo estas proksime al Emporium, kaj ili estas sendube malsataj kaj lacaj, pasiginte pliparton de la tago ĉe la pordego.

Ili do iris kune kaj, ripozinte kaj satiĝinte en lia domo, nur antaŭ la vespero reiris al Transtibro. Itencante trapasi la riveron per la ponto de Aemilius, ili iris tra Clivus Publicus, kondukanta tra la mezo de Aventino, inter la templo de Diano kaj Merkuro. La apostolo Petro rigardis de sur la altaĵo la ĉirkaŭantajn lin kaj pli malproksimajn, nebuliĝantajn en la distanco konstruaĵojn, kaj profundiĝinte en silenton, li meditis pri la grandeco kaj potenco de tiu ĉi urbo, en kiun li venis prediki la vorton de Dio. Ĝis nun li vidadis la roman regadon kaj la legiojn en diversaj landoj, tra kiuj li migris, sed tio estis kvazaŭ apartaj membroj de tiu potenco, kies enkorpigon en la persono de la cezaro li ekvidis hodiaŭ unuafoje. Tiu ĉi urbo senlima, rabema, avida kaj kune senbrida, putrinta ĝis la ostoj kaj kune sekuebla en sia superhoma forto, tiu cezaro, fratmurdinto, patrinmurdinto kaj edzinmurdinto, post kiu trenis sin aro da sangaj fantomoj, ne malpli granda, ol lia kortego, tiu diboĉulo, arlekeno kaj kune reganto de tridek legioj kaj pere de ili — de la tuta tero, tiuj korteganoj, kovritaj per oro kaj skarlato, necertaj pri la morgaŭa tago kaj kune pli povohavaj, ol reĝoj — ĉio tio kune ekŝajnis al li ia infera regno de malbono kaj maljusteco. Kaj li ekmiris en sia simpla koro, kiel Dio povas doni tiel nekompreneblan ĉiopovon al la satana, kiel Li povas doni al li la teron, ke li ĝin piedpremu, renversu, tretu, elpremadu larmojn kaj sangon, konfuzu, kiel uragano, detruu, kiel fulmotondro, kaj bruligu, kiel fajro, Kaj de tiuj ĉi pensoj timo ekregis lian apostolan koron kaj li komencis paroli interne al la Majstro: „Sinjoro, kion mi faru kontraŭ tiu ĉi urbo, kien Vi min sendis? Al ĝi apartenas la maroj kaj la kontinentoj, al ĝi apartenas la bestoj sur la tero kaj la maraj kreaĵoj, al ĝi apartenas aliaj regnoj kaj urboj kaj tridek legioj, kiuj ilin gardas, kaj mi, Sinjoro, mi estas laga fiŝkaptisto! Kion mi faru? kaj kiel mi venku ĝian malbonpovon?”

Tiel parolante, li levadis sian grizan, tremantan kapon al la ĉielo, preĝante kaj vokante el la fundo de la koro al sia Dia Majstro, plena de malĝojo kaj teruro.