Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/24

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Subite lian preĝon interrompis la voĉo de Ligia, kiu diris:

— La tuta urbo kvazaŭ flamas…

Efektive, la suno tiutage estis strange subiranta. Ĝia grandega disko jam kaŝis sin duone post Janikulo, kaj la tuta ĉielspaco pleniĝis per ruĝa brilo. De la loko, kie ili staris, antaŭ iliaj okuloj malkaŝis sin vastaj spacoj. Iom dekstre ili vidis la longformajn murojn de Circus Maximus, super ili la tavole levitajn palacojn de Palatino, kaj rekte antaŭ si, trans Forum Boarium kaj Velabrum, la supron de Kapitolo kun la templo de Jovo. Sed la muroj, la koloroj kaj la suproj de l’ temploj estis kvazaŭ dronantaj en tiu ora kaj purpura brilo. La vediblaj de malproksime partoj de la rivero ŝajnis fluigi sangon, kaj laŭgrade. kiel la suno malsupreniĝadis post la altaĵon, la brilo iĝadis ĉiam pli skarlata, ĉiam pli simila al brulruĝo, ĝi kreskis, vastiĝadis, fine ĝi etendis sin sur la sep montetojn, de kiuj ĝi ŝajnis flui malsupren sur la tutan ĉirkaŭaĵon.

— La tuta urbo kvazaŭ flamas — ripetis Ligia.

Kaj Petro ŝirmis la okulojn per la mano kaj diris:

— La kolero de la Sinjoro estas super ĝi.