Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/25

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
ĈAPITRO XXXVII.

Vinicius al Ligia:

„Phlego, la sklavo, per kiu mi sendas al vi ĉi tiun leteron, estas kristano, li do estas unu el tiuj, kiuj ricevos liberecon el viaj manoj, mia plej kara. Li estas delonga servisto de nia domo, do mi povas sendi per li tiun ĉi leteron kun plena fido, sen la timo, ke ĝi trafos en aliajn manojn, ol viaj. Mi skribas el Laurento, kie ni haltis pro la varmego. Otho posedis ĉi tie grandiozan palacon, kiun li siatempe donacis al Poppaea, kaj ŝi, kvankam eksedziniĝinta je li, opiniis kiel konvenan reteni la belegan donacon… Kiam mi pensas pri tiuj ĉi virinoj, kiuj min nun ĉirkaŭas, kaj pri vi, ŝajnas al mi, ke el la ŝtonoj de Deŭkaliono naskiĝis videble diversaj specoj de homoj, malsimilaj unu al la aliaj, kaj ke vi apartenas al tiu, kiu naskiĝis el kristalo. Mi vin admiras kaj amas per la tuta animo, tiel, ke mi volus skribi pri la vojaĝo, pri tio, kio kun mi okazas kaj pri la kortegaj novaĵoj. La cezaro estis do gasto de Poppaea, kiu sekrete antaŭ li preparis luksan akcepton. Ŝi invitis cetere nemaltajn aŭgustanojn, sed same mi, kiel Petronius, ricevis la alvokojn. Post la prandium ni naĝis per oraj boatoj sur la maro, kiu estis tiel trankvila, kvazaŭ ĝi dormus, kaj tiel blua, kiel viaj okuloj, ho mia dia! Ni remis mem, ĉar videble flatis al la aŭgustino, ke ŝian boaton remas ekskonsuloj, aŭ iliaj filoj. La cezaro, starante ĉe le direktilo, en purpura togo, kantis himnon al la maro, kiun li verkis la antaŭan nokton kaj al kiu li komponis muzikon kune kun Diodorus. El aliaj boatoj akompanis lin sklavoj el Hindujo, kiuj scias ludi per maraj konkoj, kaj ĉirkaŭe elaperadis multaj delfenoj, kvazaŭ efektive logitaj per la muziko el la profundaĵoj de Amfitrito. Kaj mi — ĉu vi scias, kion mi faris? Mi pensis pri vi kaj sopiris al vi, kaj mi volus preni tiun ĉi maron kaj tiun ĉi belveteron kaj tiun ĉi muzikon kaj ĉion tion oferi al vi. Ĉu vi volas, ke ni loĝu iam ĉe marbordo, for de Romo, mia aŭgustino? Mi havas en Sicilio posedaĵon kun migdala arbaro, kiu printempe floras rozkolore kaj venas tiel proksimen al la maro, ke la finoj de