Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/27

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

pekas senvole. Bapto ne lavis min ankoraŭ, sed mia koro estas kiel malplena pokalo, kiun Paŭlo el Tarso plenigos per la dolĉa kristana instruo, por mi tiom pli dolĉa, ke ĝi estas via. Vi, mia dia, kalkulu al mi kiel meriton tion almenaŭ, ke el tiu pokalo mi elverŝis la fluidaĵon, kiu ĝin antaŭe plenigis, kaj ke mi ĝin ne retiras, sed etendas, kiel soifanto, ekstarinta ĉe pura fonto. Mi trovu favoron antaŭ viaj okuloj. En Antiumo mi pasigados tagojn kaj noktojn, aŭskultante Paŭlon, kiu inter miaj servistoj jam en la unua tago de la vojaĝo akiris tian influon, ke ili ĉirkaŭas lin senĉese, vidante en li ne nur miraklofaranton, sed preskaŭ supernaturan estaĵon. Mim vidis hieraŭ ĝojon sur lia vizaĝo, kaj kiam mi demandis, kion li faras, li respondis: „Mi semas”. Petronius scias, ke il estas inter miaj servistoj kaj deziras lin vidi, same kiel Seneca, kiu aŭdis pri li de Gallo. Sed jam la steloj paliĝas, ho Ligia, kaj la matena „lucifero” brilas ĉiam pli lume. Baldaŭ la matenruĝo verŝos sian koloron sur la maron — kaj dormas ĉio ĉirkaŭe, nur mi pensas pri vi kaj amas vin. Mi salutas vin kun la matenlumo, sponsa mea!