Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/28

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
ĈAPITRO XXXVIII.

Vinicius al Ligia:

— Ĉu vi estis iam kun Aulusoj en Antiumo, kara mia? Se ne, mi estos feliĉa, kiam mi montros ĝin al vi. Jam de Laurento etendas sin laŭlonge de la bordo ĝardendomoj, unu post la alia, kaj Antiumo mem estas senfina vico da palacoj kaj portikoj, kies kolonoj dum belvetero spegulas sin en la akvo. Ankaŭ mi havas ĉi tie, apud la akvo, posedaĵon kun olivarbaro kaj cipresaro post la ĝardeno, kaj kiam mi pensas, ke tiu ĉi posedaĵo iĝos iam via, pli blankaj ŝajnas al mi ĝiaj marmoroj, pli ombroriĉaj la ĝardenoj kaj pli lazura la maro. Ho Ligia, kiel bone estas vivi kaj ami! La maljuna Minecles, kiu administras ĉi tie mian domon, plantis sur herbejoj, sub mirtoj, tutajn tufojn da iridoj, kaj je ilia vido mi rememoris la domon de Aulusoj, vian impluvium kaj vian ĝardenon, en kiu mi sidadis apud vi. Al vi ankaŭ tiuj iridoj memorigados la gepatran domon, tial mi estas certa, ke vi amos Antiumon kaj tiun ĉi domon. Tuj post la alveno mi longe parolis kun Paŭlo ĉe la prandium. Ni parolis pri vi, poste li komencis min instrui, kaj mi aŭskultis longe, kaj nur tion mi diros al vi, ke se mi eĉ scius tiel skribi, kiel Petronius, eĉ tiam mi ne scipovus konigi al vi ĉion, kio trakuris mian penson kaj animon. Mi ne esperis, ke povas esti ankoraŭ en la mondo tia feliĉo, belo kaj trankvilo, pri kiuj la homoj ĝis nun ne scias. Sed ĉion tion mi rezerrvas por interparolo kun vi, kiam en unua libera momento mi alvenos Romon. Diru al mi, kiamaniere la tero povas surteni kune tiajn homojn, kiel Petro la apostolo, kiel Paŭlo el Tarso kaj la cezaro? Mi demandas tial, ke la vesperon post la instruado de Paŭlo mi pasigis ĉe Nero, kaj ĉu vi scias, kion mi tie aŭdis? Jen unue li legis al ni sian poemon pri la detruo de Trojo, kaj komencis plendi, ke li neniam vidis brulantan urbon. Li enviis Priamon kaj nomis lin feliĉulo tial ĝuste, ke li povis rigardi la brulegon kaj pereon de sia naskiĝa urbo. Je tio Tigellinus ekparolis: „Diru unu vorton, dia, tiam, mi prenos torĉon, kaj antaŭ ol la nokto pasos, vi ekvidos brulantan Antiumon”. Sed la cezaro nomis lin stultulo. „Kien mi venadus