Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/29

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

— li diris — por spiri la maran aeron kaj flegi tiun ĉi voĉon, kiun la dioj al mi donacis kaj pri kiu, kiel oni diras, mi devas zorgi por la bono de la popolo? ĉu ne Romo min malsanigas, ĉu ne la sufokaj odoroj el Suburra kaj Eskvilino igas min raŭka, kaj ĉu brulanta Romo ne prezentus centoble pli grandiozan kaj pli tragikan vidaĵon, ol brulanta Auntiumo?” Ĉe tio ĉiuj komencis paroli, kiel senkompara tragedio estus la bildo de la urbo, kiu konkeris la mondon, ŝanĝita en amason da cindroj. La cezar deklaris, ke tiam lia poemo superus la kantojn de Homero, poste li komencis paroli, kiel li rekonstruus la urbon kaj kiel la sekvontaj generacioj devus admiri lian verkon, kompare kun kiu malgrandaj ekŝajnus ĉiuj aliaj homaj verkoj. Tiam la ebriaj festenanoj komencis krii: „Faru tion! faru tion!” al kio li diris: „Mi devus havi pli fidelajn kaj pli sidonajn al mi amikojn”. Mi konfesas, ke aŭdante tion, mi komence maltrankviliĝis, ĉar en Romo estas vi, carissima. Mi mem ridas nun tiun timon kaj mi pensas, ke la cezaro kaj la aŭgustanoj, kiel ajn frenezaj ili estas, similan frenezaĵon ne kuraĝus plenumi. Tamen vidu, kiel oni timas pri tiu, kiun oni amas — tamen mi preferus, ke la domo de Linus ne staru en la mallarĝa transtibra strateto, en la kvartalo, okupata de fremda lonĝantaro, kiun oni malpli konsiderus en tia okazo. Al mi eĉ la palacoj de Palatino mem ne ŝajnus inda je vi loĝejo, do mi volus ankaŭ, ke manku al vi nenio el tiuj ornamoj kaj komfortaĵoj, al kiuj vi kutimis de la infaneco. Translokiĝu en la domon de Aulusoj, mia Ligia. Mi multe pensis ĉi tie pri tio. Se la cezaro estus en Romo, la famo pri via reveno efektive povus per sklavoj atingi ĝis Palatino, direkti al vi la atenton kaj kaŭzi persekutadon pro tio, ke vi kuraĝis agi kontraŭ la volo de la cezaro. Sed li longe restos ĉi tie en Antiumo, kaj antaŭ ol li revenos, la sklavoj estos delonge ĉesintaj pri tio paroli. Linus kaj Ursus povos loĝi kun vi. Cetere mi vivas per la espero, ke antaŭ ol Palatino revidos la cezaron, vi, mia dia, loĝos jam en la propra domo ĉe Carinae. Benita estu la tago, la horo kaj la momento, en kiu vi transpaŝos mian sojlon, kaj se Kristo, kiun mi lernas konfesi, faros tion, benita estu ankaŭ Lia nomo. Mi servos Lin kaj fordonos por Li mian vivon kaj sangon. Malĝuste mi parolas: ni ambaŭ servos Lin, kiel longe sufiĉos al ni la ŝpinaĵo de l’ vivo. Mi amas vin kaj salutas per la tuta animo”.