Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/30

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
ĈAPITRO XXXIX.

Ursus ĉerpis akvon el cisterno kaj, tirante per ŝnuro duoblan amforon, kantis duonvoĉe strangan ligan kantonn, rigardante samtempe per ĝojegaj okuloj Ligian kaj Viniciuson, kiuj meze de cipresoj en la ĝardeneto de Linus blankis, kiel du statutoj. Plej facila vento ne movis iliajn vestojn. Ora kaj violkolora krepusko kovradis iom post iom la mondon kaj ili, en la vespera trankvilo, interparolis, tenante sin reciproke je la manoj.

— Ĉu nenio malbona povas vin trafi, Marcus, pro tio, ke vi forlasis Antiumon sen la scio de la cezaro? — demandis Ligia.

— Ne, mia kara — respondis Vinicius. — La cezaro anoncis, ke li fermos sin por du tagoj kun Terpnos kaj komponados novajn kantojn. Ofte li tiel faras, kaj tiam li memoras kaj scias nenion alian. Cetere, kion signifas por mi la cezaro, se mi estas apud vi kaj rigardas vin. Mi jam tro multe sopiris, kaj en la lastaj tagoj la dormo min forlasis. Iafoje, kiam mi ekdormetis pro laceco, mi vekiĝadis subite kun la sento, ke danĝero pezas super vi; kelkfoje mi sonĝis, ke oni rabis miajn envojajn ĉevalojn, kiuj devis porti min el Antiumo Romon kaj per kiuj mi trakuris tiun distancon tiel rapide, kiel neniam ĝin trakuris iu cezara kuriero. Kaj pli longe mi jam ne povis vivi sen vi. Mi amas vin tro multe, mia kara, mia plej kara!

— Mi sciis, ke vi venos. Dufoje Ursus iris laŭ mia peto al Carinae kaj demandis pri vi en via domo. Linus ridis min, kaj Ursus ankaŭ.

Efektive oni vidis, ke ŝi atendis lin, ĉar anstataŭ la ĉiutaga malhela vesto ŝi surhavis molan, blankan stola, el kies belegaj faldoj ŝiaj ŝultroj kaj kapo elprofundiĝadis, kvazaŭ florantaj primoloj el neĝo. Kelkaj rozkoloraj anemonoj ornamis ŝiajn harojn.

Vinicius alpremis la buŝon la ŝia mano, poste ili sidiĝis sur ŝtona benko meze de sovaĝa vito, kaj apoginte sin ŝultro al ŝultro, silentis, rigardante la vesperan ĉielruĝon, kies lastaj briloj spegulis sin en iliaj okuloj.