Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/31

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

La ĉarmo de la kvieta vespero ekregadis ilin iom post iom.

— Kiel trankvile estas ĉi tie kaj kiel belega estas la mondo — diris Vinicius per mallaŭta voĉo. — La nokto venas treege serena. Mi sentas min tiel feliĉa, kiel neniam en la vivo mi estis. Diru al mi, Ligia, kio ĝi estas? Mi neniam supozis, ke povas ekzisti tia amo. Mi pensis, ke ĝi estas nur fajro en la vejnoj kaj voluptavido, sed nur nun mi vidas, ke oni povas ami per ĉiu guto da sango, per ĉiu spiro, kaj senti kune tian trankvilon dolĉan kaj senliman, kvazaŭ la animon jam estus kvietigintaj Dormo kaj Morto. Ĝi estas por mi io nova. Mi rigardas tiun trankvilon de la arboj kaj ŝajnas al mi, ke ĝi estas en mi. Nur nun mi komprenas, ke povas ekzisti feliĉo, pri kia la homoj ĝis nun ne sciis. Nur nun mi komprenas, kial vi kaj Pomponia Graecina estas tiel serenaj… Jes!… Tion ĉi donas Kristo…

Kaj ŝi en la sama momento metis sian belegan vizaĝon sur lian ŝultron kaj diris:

— Mia kar Marcus…

Ŝi ne povis paroli plu. Ĝojo, dankemo, la sento, ke nur nun ŝi rajtas ami, sufokis ŝian voĉon, aliflanke ili plenigi ŝiajn okulojn per larmoj de kortuŝo. Vinicius, ĉirkaŭbrakinte ŝian delikatan korpon, karespremis ŝin dum momento, poste diris:

— Ligia! Benita estu la momento, en kiu mi ekaŭdis unuafoje Lian nomon.

Kaj ŝi respondis mallaŭte:

— Mi amas vin, Marcus.

Poste ambaŭ denove eksilentis, ne povante eligi vortojn el la sentoplenaj brustoj. Sur la cipresoj estingiĝis la lastaj violkoloraj rebriloj kaj la ĝardeno komencis arĝenti de la kvaronluma klingo.

Post momento Vinicius komencis paroli:

— Mi scias… Apenaŭ mi eniris ĉi tien, apenaŭ mi kisis viajn karajn manjon, mi legis en viaj okuloj la demandon, ĉu mi komprenas tiun Dian instruon, kiun vi konfesas, kaj ĉu mi estas baptita? Ne, mi ne estas baptita, sed ĉu vi scias, mia floro, kial? Jen Paŭlo diris al mi: „Mi vin konvinkis, ke Dio venis en la mondon kaj lasis sin krucumi, por savi la mondon, sed en la fonto de difavoro lavu vin Petro, kiu la unua etendis super vi la manojn kaj la unua vin benis”. Kaj mi volis ankaŭ, ke vi, mia plej kara, rigardu mian bapton kaj ke mia baptopatrino estu Pomponia. Tial mi ne estas ĝis nun baptita, kvankam mi kredas je la Savinto kaj je Lia dolĉa instruo. Paŭlo min konvinkis, konvertis, kaj ĉu povis okazi alie? Kiel