Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/32

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

mi povus ne kredi, ke Kristo venis en la mondon, se tion ĉi diras Petro, kiu estis Lia disĉiplo, kaj Paŭlo, al kiu Li sin di-konigis? Kiel mi povus ne kredi, ke Li estis Dio, se Li leviĝis el mortintoj? Oni ja vidis Lin en la urbo, kaj ĉe la lago, kaj sur la monto, kaj vidis Lin homoj, kies buŝoj ne konas mensogon. Mi jam ekkredis tion en la tempo, kiam mi aŭdis Petron en Ostriano, ĉar jam tiam mi diris al mi: en la tuta mondo ĉiu alia homo povus mensogi, krom tiu ĉi, kiu diras: „Mi vidis!” Sed mi timis vian instruon. Ŝajnis al mi, ke ĝi vin rabas de mi. Mi kredis, ke estas en ĝi nek saĝeco, nek beleco, nek feliĉo. Hodiaŭ tamen, kiam mi ĝin ekkonis, kia homo mi estus, se mi ne volus, ke en la mondo regu vero, ne mensogo, amo, ne malamo, bono, ne krimo, fideleco, ne malfideleco, kompatemo, ne venĝo? Ĉu estus homo, kiu tion ne volus kaj ne preferus? Kaj ĉi tion ja proklamas via instruo. Aliaj instruoj ankaŭ deziras justecon, sed tiu ĉi sola faras la homan koron justa. Kaj krom tio ĝi faras ĝin pura, kiel via koro kaj la koro de Pomponia, kaj ĝi faras ĝin fidela, kiel via koro kaj la koro de Pomponia. Mi estus blinda, se mi tion ne vidus. Kaj se krom tio Kristo promesis vivon eternan kaj feliĉon tiel senmezuran, kian nur la Dia ĉiopovo kapablas doni, kion do pli oni povas deziri? Se mi demandus Senecan, pro kiuj motivoj li rekomendas virton, se malvirto alportas pli da feliĉo, li vere povus respondi al mi nenion prudentan. Sed mi nun scias, kial mi devas esti virta. Je tial, ĉar bono kaj amo fluas el Kristo, kaj tial, por, kiam la morto fermos miajn okulojn, retrovi la vivon, retrovi la feliĉon, retrovi min mem kaj vin, mia plej kara… Kiel mi povus ne ami kaj ne akcepti la instruon, kiu kune diras la veron kaj neniigas la morton? Kiu ne preferus bonon, ol malbono? Mi pensis, ke tiu ĉi instruo kontraŭas feliĉon, dume Paŭlo min konvinkis, ke ĝi ne nur nenion forprenas, sed eĉ donas pli multe. Ĉio tio apenaŭ povas trovi lokon en mia kapo, sed mi sentas, ke tiel estas, ĉar neniam mi estis egale feliĉa, nek mi povus esti, se mi eĉ prenus vin perforte kaj havus en mia domo. Vi diris al mi antaŭ momento: „mi amas vin”, kaj tiujn ĉi vortojn mi ne eligus el vi per la tuta potenco de Romo. Ho Ligia! La saĝo diras, ke tiu ĉi instruo estas Dia kaj plej bona, la koro ĝin sentas, kaj al tiaj du potencoj kiu povas kontraŭstari?

Ligia aŭskultis lin, fiksinte sur li siajn bluajn okulojn, similajn en la lunbrilo al mistikaj floroj, kaj roskovritajn, kiel floroj.