Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/33

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

— Jes, Marcus! Vere! — ŝi diris, alpremante pli forte la kapon al lia ŝultro.

Kaj en tiu ĉi momento ambaŭ sentis sin treege feliĉaj, ĉar ili komprenis, ke, krom amo, ligas ilin ankoraŭ ia alia forto, kune dolĉa kaj nevenkebla, forto, pro kiu la amo mem iĝas io senpasa, superstaranta ŝanĝojn, seniluziiĝojn, perfidon, kaj eĉ morton. Iliajn korojn plenigis komplete la certeco, ke kio ajn povus okazi, ili ne ĉesos ami sin reciproke kaj aparteni unu al la alia. Kaj pro tio neesprimebla paco fluis en iliajn animojn. Vinicius sentis, krome, ke ĝi estas amo ne nur pura kaj profunda, sed tute nova, tia, kian la mondo ĝis nun ne konis kaj ne povis doni. Formis ĝin en lia koro ĉio: Ligia, kaj la instruo de Kristo, kaj la lunbrilo, trankvile dormanta sur la cipresoj, kaj la serena nokto, tiel, ke la tuta universo ŝajnis al li plena de tiu ĉi sola amo.

Post momento li denove komencis paroli per voĉo mallaŭta kaj tremanta:

— Vi estos la fiero de mia animo kaj vi estos al mi plej kara en la mondo. Samtakte batos niaj koroj, komuna estos nia preĝo kaj komuna nia dankemo al Kristo. Ho mia kara! Vivi kune, adori kune la dolĉan Dion kaj scii, ke kiam venos la morto, niaj okuloj ree malfermiĝos, kiel post trankvila dormo, al nova lumo — kion pli bonan oni povas imagi? Do mi nur miras, ke mi ĝin antaŭe ne komprenis. Kaj ĉu vi scias, kio nun ŝajnas al mi? — nome, ke al ĉi tiu instruo neniu kontraŭstaros. Post ducent aŭ tricent jaroj akceptos ĝin la tuta mondo, kaj estos neniuj dioj, krom Kristo, kaj neniuj temploj, krom la kristanaj. Kiu ne volus sian propran feliĉon? Ha, mi aŭdis ja interparolon de Paŭlo kun Petronius, kaj ĉu vi scias, kion Petronius diris fine? „Ĝi ne estas por mi”, sed nenion pli li sciis respondi.

— Ripetu al mi la vortojn de Paŭlo — diris Ligia.

— Ĝi estis ĉe mi, vespere. Petronius komencis paroli facilmanier kaj ŝerci, kiel li kutime faras; tiam Paŭlo diris al li: „Kiel vi povas, saĝa Petronius, nei, ke Kristo ekzistis kaj leviĝis el mortintoj, se vi ne estis tiam en la mondo? Dume Petro kaj Johano vidis Lin, kaj mi ankaŭ Lin vidis envoje al Damasko. Unue do via saĝeco pruvu, ke ni estas mensogantoj, kaj poste nur ĝi neu niajn atestojn”. Sed Petronius respondis, ke li tute ne intencas nei, ĉar li scias, ke okazas en la mondo multaj nekompreneblaj aferoj, kiujn tamen kredindaj homoj atestas. Sed, li parolis, alia afero estas malkovri iun