Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/34

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

novan, alilandan Dion, kaj alia — akcepti Lian instruon. „Mi volas — li diris — scii pri nenio, kio povus fuŝi mian vivon kaj detrui ĝian belecon. Ne gravas, ĉu niaj dioj estas veraj, sed ili estas belaj, estas al ni gaje kun ili, kaj ni povas vivi senzorge”. Tiam Paŭlo respondis jene: „Vi malakceptas la instruon de amo, justeco kaj kompatemo, ĉar vi timas la zorgojn de la vivo, sed pensu, Petronius, ĉu via vivo vere estas libera de zorgoj? Nek vi, sinjoro, nek iu el la plej riĉaj kaj plej povohavaj inter vi scias, ĉu, endormiĝinte vespere, li ne vekiĝos matene kun mortverdikto. Dume, se la cezaro konfesus tiun ĉi instruon, kiu ordonas amon kaj justecon, ĉu via feliĉo ne estus pli sekura? Vi timas pri viaj ĝojoj, sed ĉu la vivo ne estus tiam pli ĝojplena? Kaj koncerne la ornamojn de la vivo kaj la belon, se vi konstruis tiom da grandiozaj temploj kaj statuoj honore al dioj malbonaj, venĝemaj, adultaj kaj falsaj, kiom pli belajn vi konstruus al unusola Dio, amo kaj vero? Vi estas kontenta de via sorto, ĉar vi estas riĉa kaj vivas en lukso, sed same vi povus esti malriĉa kaj forlasita, kvankam el granda gento vi devenas, kaj tiam, vere, estus al vi pli bone en la mondo, se la homoj konfesus Kriston. En via urbo eĉ riĉaj gepatroj, ne volante havi zorgojn pro la edukado de la infanoj, ofte forigas ilin el la domo; tiajn infanojn on nomas alumni. Vi ankaŭ, sinjoro, povus esti tia alumnus. Sed se viaj gepatroj vivus laŭ nia instruo, ĝi ne povus al vi okazi. Se vi, atinginte la viran aĝon, edzinigus amatan virinon, vi preferus, ke ŝi restu al vi fidela ĝis la morto. Dume rigardu, kio ĉe vi okazas, kiom estas da senhonteco, kiom da malhonoro, kiom da malrespekto al geedza ligo! Vi ja mem jam miras, se vi trovas inter vi virinon, kiun vi nomas unuvira. Sed mi diras al vi, ke tiuj virinoj, kiu havos Kriston en la koro, ne malfideliĝos al siaj edzoj, same kiel la kristanaj edzoj estos fidelaj al la edzinoj. Antaŭ vi tremas la tuta mondo, sed vi tremas antaŭ la propraj sklavoj, ĉar vi scias, ke ĉiuhore ili povas ekribeli terure kontraŭ via tiraneco, kiel ili jam plurfoje ribelis. Vi estas riĉa, sed vi ne scias, ĉu morgaŭ oni ne igos vin forlasi la riĉaĵojn; vi estas juna, sed morgaŭ eble vi devos morti. Vi amas, sed perfido embuskas kontraŭ vi; vi ŝatas palacojn kaj ĝardenojn, sed morgaŭ vi povas esti ekzilita en la solejojn de Pandatario; vi havas milojn da servistoj, sed morgaŭ tiuj servistoj povas elverŝi vian sangon. Kaj se tiel estas, kiel vi povas esti trankvilaj, feliĉaj kaj vivi en ĝojo? Sed mi proklamas amon kaj mi proklamas instruon, kiu ordonas al regantoj ami siajn regatojn,