Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/35

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

al sinjoroj — ami siajn sklavojn, al sklavoj — servi pro amo, agi kun justeco kaj kompatemo, fine ĝi promesas feliĉon, kiel maro senliman, senfinan. Kiel do vi povas, Petronius, diri, ke tiu ĉi instruo fuŝas la vivon, se ĝi riparas la vivon kaj se vi mem estus centfoje pli feliĉa kaj pli sekura, se ĝi ekposedus la mondon, kiel ĝin ekposedis via roma regado.”

— Tiel parolis Paŭlo, ho Ligia, kaj tiam Petronius diris: „ĝi ne estas por mi”, kaj, ŝajnigante sin dormema, li eliris, dirante ankoraŭ ĉe la eliro: „Mi preferas mian Eunicen, ol vian instruon, judeano, sed mi ne volus batali kontraŭ vi de sur tribuno”. Mi tamen aŭskultis liajn vortojn per la tuta animo, kaj kiam li parolis pri niajn virinoj, mi gloris tutkore tiun ĉi instruon, el kiu vi elkreskis, kiel printempe elkreskas lilioj el fruktodona tero. Kaj mi pensis tiam: jen Poppaea forlasis du edzojn por Nero, jen Calvia Crispinilla jen Nigidia, jen preskaŭ ĉiuj, kiujn mi konas, krom la sola Pomponia, malfideliĝas al la geedza ligo kaj al siaj ĵuroj, nur ŝi sola, nur ŝi, mia elektita, ne forlasos min, ne trompos, ne surŝutos per cindro la hejman fajron, eĉ se forlasus kaj trompus min ĉio, al kio mi konfidis. Do mi parolis al vi en la animo: per kio mi repagos al vi, se ne per amo kaj adoro? Ĉu vi sentis, ke mi tie, en Antiumo, turnadis min al vi kaj interparolis kun vi senĉese, senrompe, kvazaŭ vi estas apude? Centfoje pli mi vin amas pro tio, ke vi forkuris de mi el la domo de la cezaro. Mi ankaŭ ne volas lin plu. Mi ne volas liajn voluptojn kaj muzikon, nur vin solan. Diru unu vorton, kaj ni forlasos Romon, por ekloĝi for, malproksime.

Ligia, ne deturnante la kapon de lia ŝultro, levis la okulojn, kvazaŭ penseme, al la arĝente brilantaj pintoj de la cipresoj kaj respondis:

— Bone, Marcus. Vi skribis al mi pri Sicilio, kie ankaŭ Aulusoj volas pasigi la jarojn de sia malnujeco…

Kaj Vinicius interrompis kun ĝojo:

— Jes, mia kara! Mia posedaĵo najbaras kun ilia. Mirinda estas tiu bordlando, kie la klimato estas ankoraŭ pli dolĉa, la noktoj ankoraŭ pli serenaj, ol la romaj, aromaj kaj lumaj… Tie vivo kaj feliĉo estas preskaŭ la samo.

Poste li komencis revi pri la estonteco.

— Tie oni povas forgesi ĉiajn zorgojn. En boskoj, en olivarbaroj ni promenados kaj ripozados en la ombro. Ho Ligia! kia mirinda vivo — ami, ĝui trankvilon, kune rigardi la maron, kune rigardi la ĉielon, kune glori la dolĉan Dion, fari ĉirkaŭe