Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/38

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
ĈAPITRO XL.

En Antiumo dume Petronius atingadis preskaŭ ĉiutage novajn venkojn kontraŭ la aŭgustanoj, rivalantaj kun il pri favoro de la cezaro. La influo de Tigellinus tute nuliĝis. En Romo, kie oni devis neniigadi homojn, kiujn ŝajnis danĝeraj, rabadi iliajn havaĵojn, prizorgadi politikajn aferojn, aranĝadi cirkludojn, elvokantajn miron pro sia lukso kaj malbona gusto, kaj fine, kontentigadi monstrajn ekplaĉojn de la cezaro, Tigellinus, same ruza, kiel preta al ĉio, montriĝadis nepra. Sed en Antiumo, meze de la palacoj, spegulantaj sin en la mara lazuro, la cezaro vivis la grekan vivon. De mateno ĝis vespero oni legadis versaĵojn, paroladis pri ilia konstruo kaj perfekteco admiradis sekcesajn parolturnojn, okupadis sin pri muziko, teatro, unuvorte ekskluzive pri tio, kion eltrovis kaj per kio ornamis la vivon la greka genio. Sed en tiaj kondiĉoj Petronius, senkompare pli klera, ol Tigellinus kaj aliaj aŭgustanoj, sprita, elokventa, plena de subtilaj sentoj kaj gusto, devis akiri superecon. La cezaro serĉis lian societon, demandadis lian opinion, petadis konsilon, kiam li mem verkis, kaj elmontradis al li amikecon pli vivan, ol iam antaŭe. Al la ĉirkaŭantoj ŝajnis, ke lia influo atingis jam finan venkon, ke la amikeco inter li kaj la cezaro iĝis jam konstanta kaj daŭros dum jaroj. Eĉ tiuj, kiuj antaŭe elmontradis malsimpation al la eleganta epikurano, nun komencis lin ĉirkaŭadis kaj klopodi pri lia favoro. Pluraj eĉ estis sincere kontentaj en la animo, ke la superecon gajnis homo, kiu sciis, vere, kion pensi pri ĉiu kaj akceptadis kun skeptika rideto flatojn de siaj hieraŭaj malamikoj, sed ĉu pro eleganteco, aŭ pro bonmanieroj, ne estis venĝema kaj ne uzis sian potencon je malbono de aliaj. Estis momentoj, kiam li povis pereigi eĉ Tigellinuson, sed li preferis moki la lastan kaj evidentigadi lian senedukitecon kaj vulgarecon. La senato en Romo ekspiris, ĉar de unu kaj duono da monato neniui mortkondamno estis verdiktita. Tiel en Antiumo, kiel en la urbo oni rakontadis, vere, miridaĵojn pri la rafiniteco, kiun atingis la diboĉoj de la cezaro kaj de lia favorato, ĉiu preferis tamen senti super si la cezaron rafinitan, ol klueliĝintan, kiel sovaĝa