Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/39

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

besto, en la manoj de Tigellinus. Tigellinus mem sentis sin senhelpa kaj hezitis, ĉu li ne rezignu la batalon, ĉar la cezaro multfoje diradis, ke en la tuta Romo kaj en la tuta kortego estas nur du animoj, kapablaj kompreni sin reciproke, kaj du veraj grekoj: li kaj Petronius.

La mirindega lerteco de tiu ĉi lasta konfirmis la homojn en la konvinko, ke lia influo daŭros pli, ol ĉiuj aliaj. Oni jam ne imagis, kiel la cezaro kapablus helpi sin sen li, kun kiu li povus paroli pri poezio, muziko, vetkuroj, kaj en kies okulojn li rigardus, volante certiĝi, ĉu tio, kion li verkis, estas efektive perfekta. Petronius siaflanke, kun la kutima sezorgeco, ŝajnis atribui nenian signifon al sia pozicio. Li estis, kiel ordinare, malrapidema, maldiligenta, sprita kaj skeptika. Multfoje li impresis la homojn, kvazaŭ li mokus ilin, sin mem, la cezaron kaj la tutan mondon. Iamomente li kuraĝis eĉ riproĉi la cezaron okuloj kontraŭ okuloj, kaj kiam la aliaj kredis, ke li riskas tro murte aŭ simple preparas al si pereon, li sciis subite spici la riproĉon tiel, ke ĝi rezultis je lia profito, kaj en la ĉeestantoj vekadis admiron kaj la konvinkon, ke ne ekzistas situacio, el kiu li ne eliĝus triumfe. Foje, pli malpli semajnon post la reveno de Vinicius el Romo, la cezaro legis en malgranda rondo fragmentojn el sia Troica; kiam li finis kaj kiam trasonis la ravekkrioj, Petronius, demandita de la cezaro per rigardo, diris:

— Mizeraj versoj, indaj esti ĵetitaj en fajron.

La koroj de la ĉeestantoj ĉesis bati pro teruro, ĉar Nero de sia infaneco neniam aŭdis el ies buŝo similan juĝon; nur la vizaĝo de Tigellinus ekradiis de ĝojo. Vinicius, aliflanke, paliĝis, kredante, ke Petronius, kiu neniam ebriiĝadis, ĉi-foje ebriiĝis.

Kaj Nero komencis demandi per miela voĉo, en kiu tamen vibris profunde vundita memamo:

— Kion malbonan vi trovas en ili?

Tiam Petronius ekatakis lin.

— Ne kredu al ili — li diris, montrante per la mano la ĉeestantojn — ili nenion komprenas pri poezio. Vi demandas, kio estas malbona en tiuj versoj? Se vi volas la veron, mi diros al vi: ili estas bonaj por Virgilio, bonaj por Ovidio, bonaj eĉ por Homero, sed ne por vi. Vi ne rajtas verki tiajn. Tiu brulo, kiun vi priskribas, nesufiĉe flamas, via fajro nesufiĉe brulvundas. Ne aŭskultu la flatojn de Lucanus. Lin por tiaj samaj versoj mi konfesus geniulo, sed ne vin. Ĉu vi scias,