Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/40

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kial? Ĉar vi estas pli granda, ol ili. Al kiu la dioj donis tiom, kiom al vi, de tiu oni povas pli multe postuli. Sed vi estas maldiligenta. Vi preferas dormi post la prandium, ol ĉifi la veston, sidante ĉe la laboro. Vi povas krei poemon, al kiu similan la mondo ĝis nun ne konis, kaj tial mi diras al vi en la okulojn: verku pli bonan!

Li parolis tion ĉi senzorge, kvazaŭ mokante kaj kune grumblante, sed la okuloj de la cezaron kovriĝis per nebulo de volupto kaj li diris:

— La dioj donis al mi ioman talenton, sed ili donis al mi ankaŭ pli multe, nome kompetentan kaj veran amikon, kiu sola scias paroli veron en la okulojn.

Dirinte ĉe tion, li etendis sian grasan manon, surkreskitan de rustkoloraj haroj, al ora kandelabro, rabita en Delfoj, por bruligi la versaĵon.

Sed Petronius forprenis ĝin de li, antaŭ ol la flamo tuŝis la papiruson.

— Ne, ne! — li diris — eĉ tiel mizera versaĵo apartenas al la homaro. Lasu ĝin al mi.

— Permesu tiuokaze, ke mi sendu ĝin al vi en skatolo de mi mem projektita — respondis Nero, premante liajn manojn.

Kaj post momento li komencis paroli:

— Jes, vi estas prava. Mia brulego de Troje nesufiĉe brulas, mia fajro nesufiĉe brulvundas. Mi pensis tamen, ke se mi egalos al Homero, mi jam povos esti kontenta. Certa manko de kuraĝo kaj tro modesta sintaksado ĉiam malhelpis min. Vi malfermis al mi la okulojn. Sed ĉu vi scias, kial estas tiel, kiel vi diras? Jen, kiam skulptisto volas krei figuron de dio, li serĉas modelon, mi dume havis nenian modelon. Mi neniam vidis brulantan urbon kaj tial en mia priskribo mankas vereco.

— Do mi diros al vi, ke oni devas esti tamen granda artisto, por tion kompreni.

Nero enpensiĝis, kaj post momento li diris:

— Respondu, Petronius, al unu mia demando: ĉu vi bedaŭras, ke Trojo forbrulis?

— Ĉu mi bedaŭras?… Je la lama edzo de Venuso, tute ne! Kaj mi diros al vi, kial! Jen Trojo ne forbrulus, se Prometeo ne estus donacinta fajron al la homoj kaj se la grekoj ne estus vokintaj Priamon al milito; kaj se ne estus fajro, Esĥilo ne verkus sian Prometeon, same kiel, sen la milito, Homero ne verkus Iliadon. Mi preferas, ke ekzistas Prometeo kaj Iliado, ol ke konserviĝus urbaĉo, verŝajne mizera kaj malpura, en kiu nun