Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/41

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

sendube sidus iu aĉa provincenstro kaj tedadus vin per konfliktoj kun la loka areopago.

— Jen, kion signifas paroli prudente — respondis la cezaro. — Por poezio kaj arto oni rajtas kaj devas oferi ĉion. Feliĉaj la aĥajanoj, kiuj havigis al Homero la temon por Iliado, kaj feliĉa Priamo, kiu rigardis la pereon de l’ patrujo! Kaj mi? mi neniam vidis brulantan urbon.

Sekvis momento da silento, kiun interrompis Tigellinus.

— Mi ja diris jam al vi, cezaro — li ekparolis — ordonu, kaj mi bruligos Antiumon. Aŭ, prefer, se vi domaĝas ĉi tiujn ĝardenojn kaj palacojn, mi ordonos bruligi la ŝipojn en Ostio aŭ kontruigos sur la albana ĉemontaĵo lignan urbon, en kiun vi mem ĵetos flamon. Ĉu vi volas?

Sed Nero ĵetis al li rigardon plenan de malestimo.

— Mi ĝuu la vidon de brulantaj lignaj budoj? Via intelekto tute malriĉiĝis, Tigellinus! Kaj mi vidas, krome, ke vi ne tre alte taksas mian talenton kaj mian Troica, se vi opinias, ke iu alia ofero estus por ĝi tro granda.

Tigellinus konfuziĝis, kaj Nero aldonis post momento, kvazaŭ volante ŝanĝi la temon:

— La somero venas. …Ho, kiel malbonodoras nun certe tiu Romo!… Tamen por la someraj cirkludoj oni devos tien reveni.

Subite Tigellinus diris:

— Kiam vi forigos la aŭgustanojn, cezaro, permesu al mi resti momente kun vi…

Horon poste Vinicius, revenante kun Petronius el la cezara palaco, parolis:

— Mi havis kaŭze de vi momenton da teruro. Mi kredis, ke vi, ebrie, pereigis vin nerevokeble. Memoru, ke vi ludas per morto.

— Ĝi estas mia areno — respondis senzorge Petronius — kaj amuzas min, ke mi estas sur ĝi la plej bona el la gladiatoroj. Vidu, kiel finiĝis la afero. Mia influo kreskis ankoraŭ de tiu ĉi vespero. Li sendos al mi sian versaĵon en skatolo, kiu — ĉu vi volas veti? — estos treege riĉa kaj en treege malbona gusto. Mi ordonos al mia kuracisto tenadi en ĝi laksigilojn. Mi tion faris ankaŭ tial, ke Tigellinus, vidante, kiel sukcesas tiaj aferoj, volos min sendube imiti, kaj mi imagas, kio okazos, se li ĝuigos al la cezaro spritaĵon. Ĝi estos, kvazaŭ pirenea urso volus danci sur ŝnuro. Mi ridos, kiel Demokrito. Se mi nepre volus, mi povus eble pereigi Tigelli-