Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/42

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

nuson kaj iĝi lialoke prefekto de la preteorianoj. Tiam mi havus en la manoj Ahenobarbuson mem. Sed mi estas tro maldiligenta. Mi jam preferas tian ielan vivon, kian mi vivas, kaj eĉ la versaĵojn de la cezaro.

— Kia lerteco, kiu eĉ el mallaŭdo scias fari flaton! Sed ĉu efektive la versaĵo estis tiel malbona? Mi tiujn aferojn ne komprenas.

— Ĝi ne estas malpli bona, ol aliaj. Lucanus havas en unu fingro pli da talento, sed ankaŭ la Kuprobarba havas ion. Li havas antaŭ ĉio senliman plaĉon je poezio kaj muziko. Post du tagoj ni devas esti ĉe li kaj aŭskulti muzikon por la himno al Afrodito, kiun li hodiaŭ aŭ morgaŭ finos. Ni estos en malgranda rondo. Nur mi, vi, Tulius Senecio kaj la juna Nerva. Kaj koncerne la versaĵojn, kion mi diris al vi, ke mi ilin uzadas post festeno, kiel Vitelius fenikopteran plumon, ĝi estas malvero!… Iafoje ili eĉ estas elokventaj. La vortoj de Hekubo estas kortuŝaj… Ŝi plendas la dolorojn de akuŝo, kaj Nero sciis trovi taŭgajn esprimojn eble tial, ke li mem en doloro akuŝas ĉiun verson… Iafoje mi lin kompatas. Je Polukso! Kia stranga miksaĵo de la ecoj! Ankaŭ Caligula havis mankon en la kapo, sed tia strangulaĉo li ne estis.

— Kiu scias antaŭvid, kion povas atingi la frenezo de Ahenobarbus? — diris Vinicius.

— Neniu, absolute. Povas ankoraŭ okazi tiaj aferoj, ke dum jarcentoj ĉe la nura penso pri ili haroj hirtiĝados sur homaj kapoj. Sed tio ĝuste estas interesa, malordinara, kaj kvankam ofte mi enuas, kiel Amona Jovo en la dezerto, mi pensas, ke kun alia cezaro mi enuus ankoraŭ pli ege. Via Paŭlo la judeano estas elokventa, tion ĉi pri li konfesas, kaj se similaj al li homoj proklamados tiun instruon, niaj dioj gardu sin serioze, ke ili iam ne iru en malnovaĵejon. Vere, ke se ekzemple la cezaro estus kristano, ni ĉiuj sentus nin pli sekuraj. Sed — vidu — via profeto el Tarso, koncernigante siajn argumentojn al mi, ne pensis, ke tiu ĉi necerteco prezentas por mi la ĉarmon de la vivo. Kiu ne ludas kubojn, ne malgajnas sian havaĵon, tamen homoj ludas kubojn. Estas en tio ia plezurego kaj ia forgeso. Mi konas filojn de kavaliroj kaj senatanoj, kiuj propravole iĝis gladiatoroj. Vi diras, ke mi ludas per la vivo, kaj tiel estas, sed mi faras tion, ĉar ĝi min amuzas, kaj viaj kristanaj virtoj enuigus min, same kiel la traktaĵoj de Seneca, en unu tago. Tial la elokventeco de Paŭlo restis senefika. Li devus kompreni, ke tiaj homoj, kiel mi, neniam akceptos tiun instruon.