Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/43

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Vi — estas io alia! Kun via naturo vi povis aŭ ekmalami la nomon de kristano, kiel peston, aŭ iĝi kristano. Mi konfesas ilin pravaj, oscedante. Ni frenezas, kuras al abismo, io nekonata venas al ni el la estonteco, io krakas sub ni, io mortas apude — mi konsentas! sed ni scios morti, kaj dume ni ne deziras ŝarĝi la vivon kaj servi al la morto, antaŭ ol ĝi nin prenos. Vivo ekzistas por si mem, ne por morto.

— Mi tamen vin bedaŭras, Petronius.

— Ne bedaŭru min pli, ol mi min mem bedaŭras. Antaŭe vi ne sentis vin inter ni malbone, kaj, militante en Armenujo, vi sopiris Romon.

— Ankaŭ nun mi sopiras Romon.

— Jes! ĉar vi ekamis kristanan vestpastrinon, kiu loĝas en Transtibro. Nek mi ĝin miras, nek mi ĝin riproĉas al vi. Mi miras pli multe, ke malgraŭ tiu instruo, pri kiu vi diras, ke ĝi estas maro da feliĉo, kaj malgraŭ tiu amo, kiu estas baldaŭ kronota, malĝojo ne malaperas de via vizaĝo. Pomponia Graecina etas ĉiam malgaja, kaj vi, de la tempo, kiam vi iĝis kristano, ĉesis rideti. Ne penu min konvinki, ke ĝi estas gaja instruo. El Romo vi revenis eĉ pli malgaja, ol antaŭe. Se tia estas via kristana amo, je la helaj bukloj de Bakho! mi ne sekvos vian ekzemplon.

— Ĝi estas alia afero — respondis Vinicius — mi ĵuras al vi ne je la bukloj de Bakho, sed je la animo de mia patro, ke neniam en la antaŭa tempo mi eĉ antaŭgustumis tian feliĉon, kian mi spiras hodiaŭ. Sed mi sopiras senlime kaj — ĝi estas pli stranga — kiam mi estas for de Ligia, ŝajnas al mi, ke super ŝi pezas ia danĝero. Mi ne scias, kia ĝi estas, nek el kie ĝi povus veni, sed mi ĝin antaŭsentas, kiel oni antaŭsentas fulmotondron.

— Mi promenas dum du tagoj havigi por vi permeson forlasi Antiumon por tiel longe, kiel vi volos. Poppaea estas iel pli trankvila kaj, kiom mi scias, nenio minacas de ŝi al vi, nek al Ligia.

— Eĉ hodiaŭ ŝi min demandis, kion mi faris en Romo, kvankam mia forveturo estis sekreto.

— Povas esti, ke ŝi ordonis vin spioni. Nun tamen ŝi ankaŭ devas konsideri mian influon.

Vinicius haltis kaj diris:

— Paŭlo diras, ke Dio iafoje avertas, sed ne permesas kredi augurojn, do mi kontraŭstaras al tiu ĉi kredo, sed mi ne povas ĝin venki. Mi rakontos al vi, kio okazis, por deĵeti la ŝarĝon de la koro. Mi sidis kun Ligia, unu apud la alia, en