Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/44

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

nokto tiel serena, kiel la hodiaŭa, kaj ni planis nian estontan vivon. Mi ne scias diri al vi, kiel feliĉaj kaj trankvilaj ni estis. Subite leonoj komencis muĝi. Ĝi estas en Romo ordinara afero, tamen de tiu momento mi ne havas trankvilon. Ŝajnas al mi, ke estis en tio ia minaco, kvazaŭ aŭguro de malfeliĉo… Vi scias, ke teruro ne kaptas min facile, sed tiam okazis io, ke teruro plenigis la tutan mallumon de la nokto. Ĝi venis tiel strange kaj tiel neatendite, ke nun mi havas senĉese en la oreloj tiujn sonojn kaj senĉesan maltrankvilon en la koro, kvazaŭ Ligia bezonus mian defendon de io terura… eble ĝuste de tiuj leonoj. Kaj mi vivas en turmento. Havigu por mi permeson forveturi, ĉar alie mi forveturos senpermese. Mi ne povas sidi ĉi tie, mi ripetas, ke mi ne povas!

Petronius komencis ridi.

— Tion ni ankoraŭ ne atingis — li diris — ke filoj de konsuloj aŭ iliaj edzinoj estu transdonataj al leonoj sur arenoj. Povas vin renkonti ĉia alia morto, sed ne tia. Kiu scias cetere, ĉu tio estis leonoj, ĉar la germanaj uroj muĝas tute ne malpli forte, ol ili. Koncerne min, mi mokas aŭgurojn kaj la sorton. Hieraŭ la nokto estis varma kaj mi vidis stelojn, falantajn, kiel pluvo. Al tiu kaj iu malagrablan senton kaŭzus tia vidaĵo, sed mi ekpensis: se estas inter ili ankaŭ mia stelo, ne mankos al mi almenaŭ societo!…

Poste li eksilentis por momento, kaj iom pensinte, diris:

— Cetere, vidu, se via Kristo levĝis el mortintoj, Li povas ankaŭ vin gardi de la morto.

— Li povas — respondis Vinicius, rigardante la stelplenan ĉielon.