Lina okulfikse lin rigardis.
— Kion signifas ĉi tio?
— Ĝi signifas, ke mi ludis komedion… kaj mi estas kontenta, ĉar mi certiĝas, kiel forte vi amas min…
— Komedion!! Kial?…
— Jen tiel… Fantazio… Kaprico…
— Kaj vi havis nenian fraton?
— Kiel ne havis — mi havas. Tamen li vivas en eksterlando. Sed mi mensogis al vi pri aiia afero. Mi mensogis al vi, ke, ĉio ĉi tio estas m ia. . . Oi apartenas al mia frato. Vi pardonos al mi tian senkulpan mensogon?. . . Kiu pardonis la mortiginton — pardonos ankaŭ Ia mensoginton!. . . Kaj vi ne ĉesos min ami pro tio, ke la vilao ne estas nia? . . . Cu ne, karulineto?. . . En tiu tempo de la kontraŭa flanko iris al ili la administranto de la vilao — li haltis apud Aleĉjo kaj diris al li ion en la orelon. — Linjo, grava, tre grava afero. Por unu minuto. Iru en la vilaon — mi ja . . . tuj venos. Kaj li ekiris post la administranto. Post duonhoro Aleĉjo estis en la vilao. Lina ne estis tie. Li serĉis en ĉiuj ĉambroj — nenie ŝi estis. Li eniris en la ĝardenon, kruciris Ia aleojn — ŝi malestas. En la parko, en Ia arbarkampeto — ankaŭ. Li komencis voki — nenia respondo. Nur la eho malice ripetadis ŝian nomon. Li atingis la maron. Neniu. La ondoj senzorge karesis la dezertan bordon. Terura penso trapasis lian cerbon. „Ne! ne! Tio ĉi ne estas ebla!. . . Sed kie ŝi estas?“ Puŝita de malbona antaŭsento — li rapide ekpaŝis al la vilao, serĉis la servistinojn — trovis neniun. Li ekiris pluen — vojire li renkontis Ia ĝardeniston. — Aŭskultu — li demandis lin per tremanta voĉo, — ĉu vi ne estas vidinta la fraŭlinon? 12