Paĝo:Stamatov - Nuntempaj Rakontoj, 1922, Krestanov.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

konfeso ankoraŭ pli freneze, — ĉar nun vi estas senfine malfeliĉa. Kiel ja vi suferas! Mi volas, ke ni suferu kune. Vi konfidis al mi vian sekreton — mi fariĝos via kunulino. Tiu ĉi sekreto nin kunligos por ĉiam, kaj la amo sufokos ĉion. Aleĉjo, rigardu min, por mi vi estas pura, kiel antaŭe. Lasu la mortintojn en paco. Ni starigos al li monumenton… servigos memorpreĝon… kaj la fantomo ĉesos vin persekuti… Rigardu min… diru al mi, per kiu mano vi verŝis venenon?… Per la dekstra?… Jes?… Donu al mi ĝin kisi… Por la tuta mondo, ĝi eble estas krimula — por mi, ĝi estas mano, kiu min kondukas al la feliĉo en la vivo. Fine, se vi ne povas esti trankvila tie ĉi — ni vendu ĉion kaj forveturu eksterlanden. Sciu nur tion — en tiuj ĉi minutoj mi sentas min ankoraŭ pli via. Kaj vi nome nun havas bezonon de mia amo. Karulo!… — ŝi levis lian kapon kaj pasie gluis siajn lipojn al la liaj.

— Kaj nun — plena forgeso de la okazintaĵo ĉi tie. Kaj ni foriru — ankaŭ al mi tedas ĉi tiuj lokoj.

Aleĉjo stariĝis, ŝi lin prenis sub la brako kaj ili ekiris la vilaon.

— Aŭskultu, mia kara knabino, ĉu efektive vi estas kapabla ami mortiginton?

— Silentu! eĉ ne unu vorton pri tio. Ĉio estas mortinta kun via frato.

Post kelka tempo lia vizaĝo klariĝis, facila rideto ekludis sur liaj lipoj.

Lina konsternita ellasis lian manon. Subite forta rido surdigis la parkon.

— Ha!… Ha!… Ha!… Ha!… Ha!… Ha!… Kion vi diros, karulino?

Ŝi ekpensis, ke li freneziĝis.

— Kion vi diros?… ha?… ĉu malbone mi finludis mian rolon?… Kaj vi kredis?…