Paĝo:Stamatov - Nuntempaj Rakontoj, 1922, Krestanov.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

lia melhela figuro. Inter la maraj ondoj aperas lia kapo kun malafabla frunto… Ne interrompu min… Kiam mi finos, vi povos foriri. Vi scias, ke mia patro estas mortinta kaj mi heredis lian posedaĵon. Ĉio nun estas mia — kaj la vilao kun la parko, kaj la domo en la urbo, kaj la fabriko. Ĉio estas mia. Mi neniam diris al vi, ke mi havas fraton pli grandan ol mi. Li estus heredonto de mia patro, ĉar mi jam dum lia vivo forelspezis mian parton en mono. Sed okazis tiel, ke mia frato mortis antaŭ ol mia patro…

— Tia estis la Dia volo.

— La Dia volo! Kaj kial vi ne demandas pro kio li estas mortinta?

— Pro kio?

— Vi demandas! Ĉu vi ne povas diveni?… Aŭ vi ne kredas?… Mi lin mortigis!… Mi venenis lin… jen tie ĉi… apud tiu ĉi kaverno, sur tiu ĉi tablo. Jen… tie… sur via seĝo sidis li, kiam ni vespermanĝis, li gaje parolis kaj subite li diris, ke estas al li dolore. Li iris kuŝiĝi — kaj kuŝiĝis por ne plu leviĝi. Ĉu vi komprenis nun, kiel ĉio estas mia? Neniu malkovris tion ĉi — kaj hodiaŭ krom mi, scias nur vi. Mi finis. Mi scias, ke mortiginto ne estas inda je via amo. Vi estas libera kaj, eĉ se vi volas, vi povas komuniki al la polico. Perdinte vin — la cetera estas por mi senvalora.

Li eksilentis kaj metis la kapon sur siajn manojn.

Ŝi kuraĝe alpaŝis al li.

— Vi diras al mi foriri… Vi forpelas min… sed mi ne foriros. Vi estas krimulo… mortiginto… Eble… mi ne scias… Kaj se vi estas tia — por la societo… por la leĝo… por via frato… — ne por mi. Por mi tio ĉi estas timiga fabelo, kiun oni ne devas kredi. Kaj la fantomo de mortinto ne stariĝos inter ni. Vin forlasi nun, kiam vi vin deturnas de vi mem! Neniam! Neniam!… Mi vin amas post tiu