— Ĝi apartenas al neniu.
Ŝi eksilentis ofendita, ke ankaŭ la maro ne estas ilia.
Aleĉjo apoginta sin je la tablo sidis senmova. Lia vizaĝo estis serioza.
Iom poste Lina lin ekrigardis.
— Karulo, kio estas al vi? Kial subite vi fariĝis malgaja? Tie ĉi, en la mirinda parko, ĉe tiu pejzaĝo, apud la maro mem… apud mi — vi estas pensema. Kio estas al vi?
— Nenio.
— Kiel nenio!? Vi eĉ ne volas min ekrigardi. Kion signifas tio ĉi? Aŭ eble, Aleĉjo, la maro, tiu ĉi loko rememorigas al vi iujn malgajajn momentojn?…
— Ne malgajajn, sed timigajn momentojn…
Lina saltis de la seĝo kaj proksimiĝis al li.
— Ne tuŝu min, severe diris li.
Ŝi paliĝis.
— Aleĉjo, vi timigas min, kio okazis?
— Okazis io terura. Se mi ĝin diros al vi, tiu ĉi mirinda pejzaĝo ekodoros al vi je tombejo.
— Dio mia! Mi nenion komprenas. Diru al mi kio estas? Vi kaŝas ion antaŭ mi, sed mi volas… mi devas scii…
Ŝi genufleksis antaŭ li kaj ekvolis preni lian manon.
— Ne tuŝu la krimulon!
Ŝi stariĝis kvazaŭ pikita.
— Krimulon!?
— Jes! Mortiginton…
— Kion vi parolas? Vi ŝajnas esti malsana.
— Pli sana ol iam mi estas. Sidiĝu kaj aŭskultu. Mi scias, ke hodiaŭ mi vin perdos — mi perdos ĉion — sed mi ne povas silenti. En la urbo mi povis gardi la sekreton, ĉi tie — mi ne havas la fortojn. Kiam mi venas en tiujn ĉi lokojn, tuj la timiga fantomo min persekutas. En ĉiu floro mi vidas liajn pensemajn okulojn. Ĉiu arbo stariĝas antaŭ mi, kiel