Paĝo:Stamatov - Nuntempaj Rakontoj, 1922, Krestanov.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

La maro. De la bordo malproksime supren etendiĝas parko. Meze de ĝi alta vilao kun terasoj, tute droninta en arboj. Ĉirkaŭe bedoj kun floroj, vastaj aleoj, kovritaj per etaj diverskoloraj ŝtonetoj.

El la vilao eliras Lina kaj Aleĉjo.

Je ĉiu paŝo ŝi haltas pro raveco kaj feliĉo.

— Dio mia! Kiel bele estas ĉi tie!… Jen, rigardu tiun senfinan bedon da floroj: — blankaj… verdaj… ruĝaj… kiel giganta rubando. Aleĉjo! Tio ja estas nia trikoloro!… Ŝi ekiras kaj iom poste ŝi denove, haltas.

— Venu… venu vidi la maron de ĉi tie… Kie bildo! Kaj ĉio ĉi tio estas via?… Nia? Jen tio… tiu dometo eleganta kiel bombonujo… ĝi ankaŭ estas nia? Kaj pluen… la monteto… la arbareto… ili estas ankaŭ niaj?

— Jes, ĉi ĉi tio estas nia.

— Ĉu vi scias, karulo, mia kapo ebriiĝas pro feliĉo, — mallaŭte diris ŝi kaj premiĝis al lia brusto.

— Mi timas ĉu tio ne estas sonĝo.

— La feliĉo ja ĉiam estas sonĝo — eĉ se oni ĝin travivas.

Ŝi ameme lin prenis sub la brako kaj ekiris pluen.

Ili eniris en unu arbarkampeton kovritan de tapiŝmola herbo, ĉirkaŭitan de altaj, densaj arboj, kun branĉoj etenditaj kiel arkaĵo super la tero. En unu angulo de l’arbarkampeto estas arta kaverno kun speguloj interne sur la muroj. Antaŭ la enirejo terfiksitaj: granda ronda tablo, seĝoj, super ili elektraj lampetoj. Tra granda faŭko inter la arboj rigardetas la maro.

Ĝi facile ondiĝas, kvazaŭ ĝi pretiĝas vojaĝi ien.

Aleĉjo kaj Lina sidiĝis ĉe la tablo, kontraŭ ĝi.

La ondoj unu post alia celis la bordon, revenis, plifortiĝis kaj denove frapiĝis je la ŝtonegoj.

Lina ne forlevis la okulojn de la maro. La plaŭdo de la ondoj aludis al ŝi pri io nova, rekonata kaj neatingebla.

— Aleĉjo, ĉu la maro ankaŭ estas nia?