Paĝo:Stamatov - Nuntempaj Rakontoj, 1922, Krestanov.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
Vilao apud la maro.
„L’amour est maître des choses”
„Le veau d’or est toujours debout”.

La suno subiradis, kiam ili eniris en la ĝardenon.

— Karulo, diru al mi, ĉu estas io pli forta, pli bela ol la amo? Ne estas, ĉu ne? Ĉio alia estas bagatela, senvalora!…

— Estas, karulineto mia… estas…

— Kaj kio ĝi estas?

— Vi estas Linjo… vi… vi estas pli forta kaj pli bela ol la amo mem…

Feliĉa, ŝi kaŝis sian kapeton sur lia brusto.

— Estas ankoraŭ io pli forta ol la amo — mallaŭte paroletis li en ŝian orelon.

— Kio?…

— La mono.

— Aleĉjo! Kiel vi ne pektimas tiel paroli! Vi… Li per kiso surdigis ŝian proteston.

— Tio koncernas la tutan mondon, sed ne vin, ne min.

— Kaj kiam, Aleĉjo, ni forveturos en vian vilaon?

— Nian vilaon!

— Nian vilaon — ripetis ŝi — Kiam?

— Se vi volas — morgaŭ.

— Bone — morgaŭ. Mi ne vidis ĝis nun maron. Ŝajnas, ke ĝi estas belega vidaĵo. Io granda, tre granda?

— Ne estas ĝi pli granda ol nia amo. — La suno malaperis el la horizonto. Klinitaj unu al la alia ili ĉesis paroli.