Paĝo:Stankiević - El la vivo de esperantistoj, 1896.pdf/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

renkontadis la okulojn de la juna fraŭlino kaj en la direktita sur lin ŝia rigardo li legis ion simpatiantan kaj en tiu sama tempo kuraĝigantan kaj serĉis jam oportunan okazon, por esti prezentita al la juna virino, sed tia okazo longe ne aperis, kaj jen subite ambaŭ virinoj malaperis. Laŭ la faritaj informiĝoj ili elveturis sudon de Italujo kaj de tiu tempo jam ne renkontiĝis sur lia vojo de vivo.

Ĉio tio ĉi estis antaŭ longe kaj pasis senrevenonte, sed Monblero sentis, ke tiu ĉi renkonto ne restis, kiel centoj da aliaj, por li senpostesigna. La figuro de la belega nekonatulino ial tre obstine restadis viva en lia memoro kaj reviviĝadis ne unu fojon antaŭ li en la horoj de lia malgaja humoro, kiam li pli akre, ol ordinare, sentadis ian sopiron de la soleco.

Kaj jen tiu ĉi simpatia figuro nun ree aperas antaŭ li kaj reaperas lumigita per neatendita lumo: tiu ĉi virino, montriĝas, rimarkis lin, komencantan kuraciston; kaj ankaŭ, kiel li mem, konservis lian figuron en sia memoro.... Ke tiu ĉi Karolino estas tiu sama juna banulino, kiun li renkontis en Nicco, ne povis esti ia dubo. Ĉiuj ŝiaj ecoj, prezentitaj en la letero de Siksten, jesigis tiun ĉi konvinkon. Sed se tio ĉi estas tiel—lia unua renkonto kun ŝi, povas esti, ne estis por li la lasta en la vivo.... La sorto ankoraŭ povas ilin kunpuŝi kaj proksimigi....

Tiaj pli malpli estis post la eliro de Ĉielson la revoj de la juna kuracisto, kies animo malgraŭ la fortiro per sciencoj, konservis multon da juna virga kaj poezia fajro. Malgraŭ tamen ĉio tio ĉi, li al Siksten ne respondis. En la komenco detenis lin fiereco ofendita per la esperanta teksto de la letero, kaj poste la tempo kaj la laboroj iom post iom reglatigis la impreson de la ricevitaj komunikoj—kaj la vivo ree ekfluis en la antaŭa ordo.

Pasis ankoraŭ unu semajno kaj Monblero ree trovis sur la tablo ampleksan leteron, adresitan per konata al li mano de Aŭgusto. En tiu ĉi fojo la scivoleco estis tiel forta, ke li, ne atendante la tradukinton, mem kun „Universala Vortaro“