Paĝo:Stankiević - El la vivo de esperantistoj, 1896.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

en la manoj komencis vorto post vorto konatiĝi kun la enhavo de la letero.

En la dua letero la amiko sciigis al li inter cetera la sekvanton: Hieraŭ ni en granda societo da rajdantoj faris vetureton en arbareton, kuŝantan je kvar kilometroj de la bieno de s-ro Marei. La vetero estis belega. La profunda blua ĉielo estis semita de graciaj amasumaj nuboj, la alaŭdoj pepadis super la kampoj, alte en aero naĝadis longaflugilaj cikonioj, maldekstre de la vojo sin tiris profunda kavo, sur kies fundo kuras rapida rivereto, faranta kelkajn artajn lagetojn kun verdaj digoj kaj eterne murmurantaj muelejoj. Apud la turno la vojo fariĝis pli malvasta kaj dank’ al tio ĉi nia societo, kiu rajdis la tutan tempon per rapida troto, distiriĝis; mi montriĝis en la nombro de la lastaj rajdintoj kaj ekaperis apud Karolino, kiu rajdis sur tre maltrankvila ĉevalo kaj devis konstante ĝin detenadi. Iom da tempo ni rajdis silente, sed, alveturante al la arbareto, mia akompanantino ekrigardis min subite. (Ho, kiel bela ŝi estis en tiu ĉi tempo: la veturado sur la obstina ĉevalo ŝin tre ekvarmigis; la delikataj ŝiaj truoj de l’ nazo ektremadis kaj disbloviĝadis, sur la vangojn elpaŝis hela purpuro, kaj la okuloj bruladis de tia fajro, kian mi ĝis nun ĉe ŝi ne vidis.)

—Kio do, s-ro Siksten—turnis ŝi sin subite al mi kun demando—ĉu respondis al vi ion via amiko?

(Mi devas tie ĉi konfesi al vi, amikego, ke mi trababilis al ŝi pri ĉio, kion mi komunikis al vi en la estinta letero. Karolino estas, kvazaŭ, pli malkaŝema por mi, ol por ĉiuj siaj parencoj, kaj mi ĝuas ial ian apartan favorecon; povas esti, ke mi eraras, sed vi komprenas, ke mensogi al ŝi estas al mi tre nefacile kaj nelerte.)

—Ne—mi respondis—ĝis tiu ĉi tempo mi ne ricevis de li unu vorton.

—Nebona do estas via amiko—rimarkis ŝi, malaltigante la voĉon.—(Vi efektive povus, skribi al mi kvankam iom da linioj!)—Li tro rapide forgesas siajn konatojn—aldonis ŝi kaj en ŝia voĉo eksonis malgaja noteto.—Al kiu