Paĝo:Stankiević - El la vivo de esperantistoj, 1896.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

rilatis tiu ĉi vorto—siajn—al mi, aŭ al ŝi mem—certe mi ne povas al vi diri“....

Kiam post kelkaj tagoj al Monblero alvenis Ĉielson, li eksciis, ke la dua letero de Siksten estas jam longe tradukita, tralegita kaj eĉ estas alsendita respondo al Aŭgusto.

Je l’ kaŭzo de tiu ĉi respondo Monblero ricevis ree sekvantajn iom ekscitintajn lin liniojn.—„Mi kore dankas vin, amikego, por via letero, kiu vivigis en mi la memoron pri niaj amikaj interligoj kaj la jaroj, travivitaj sub unu tegmento, sed.... tiu ĉi letero perdiĝas vane—ne por mi, kompreneble, ho ne, ne! sed por ŝi.... vi scias, pri kiu mi parolas.... Ŝi—sed ne ŝi sola, sed ankaŭ tuta la domo de s-ro Marei—estas varmegaj esperantistoj. Tie ĉi neniu parolas alie, krom nur en esperanto, kaj la tuta korespondado, kun kiu nur oni povas, iradas en nia lingvo. Karolino estas, se vi volas, pli pedanta rilate tion ĉi, ol ĉiuj tieuloj; ŝi ofte paroladis, ke ĝis tiu tempo, ĝis nia lingvo ricevos en la civilizita mondo forton de ekzistado, ĝiaj predikistoj devas ne ellasi plej malgrandan okazon, por pruvi al la publiko ĝian utilecon kaj belecon kaj, kie oni devas, ili oferu eĉ por ĝia utilo sian hejman lingvon, ĉar tiu ĉi ofero estos tempa kaj ĝiaj fruktoj—eternaj. Kompreneble, ke mi, priskribante al ŝi vin,—kaj ŝi demandas min tre ofte kaj interesiĝas pri ĉia bagatelo pri vi—hipokritis kaj priskribis vin, kiel varmegan esperantiston. Post tio ĉi kompreneble mi ne povis montri al ŝi vian leteron, nek eĉ konfesi pri ĝia ricevo—alie mi tute malaltigus vin en ŝiaj okuloj“....

En fino de la letero staris la sekvanto:—„Ĉe ni tre ofte estadas gastoj—najbaraj bienhavantoj kun la familioj kaj junaj homoj el la urbo. En la nombro de la lastaj komencis vizitadi nin tre ofte juna Pariza artisto Ĵan Ĵoli, homo tre klera, bela, salona kaj pursanga esperantisto. Li tre malkaŝite ĉirkaŭflirtas Karolinon kaj malfacile estas diri—ĉu kun sukceso, aŭ sen ĝi. Se ĝis nun li ne atingis ankoraŭ la plenan sukceson, kiu scias, kio povas okazi en estonteco!.... Ĉar el via letero mi vidas, ke Karolino estas al vi, kiel mi ankaŭ esperis, ne tute seninteresa, mi konsilus