Paĝo:Stankiević - El la vivo de esperantistoj, 1896.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kvankam per kio ajn sciigi pri si (plej bone, kompreneble, per letero.).... Preskaŭ ĉiutage, kiam ni renkontas nin kun ŝi en la gastoĉambro en antaŭtagmanĝa tempo, ŝi salutas min per tia ekzamenanta rigardo, en kia mi klare legadas unu kaj tiun saman demandon: Ĉu skribis ion via amiko?—Kaj jen ĝis nun mi devas delasi la okulojn, kvazaŭ mi per io ekkulpiĝis antaŭ ŝi“....

Ĉiun vesperon komencante de tiu tago, en kiu estis ricevita tiu ĉi letero, Monblero pasigis en forta ekscito, preskaŭ en maltrankvilo. Ĝis la profunda nokto en lia kabineto sonadis surda egalmezura frapado de liaj paŝoj. Kiu vidus lin en tiuj minutoj, venus al la neevitebla konkludo, ke en la fiera kaj obstina koro de la juna kuracisto fariĝas surda batalo de sentoj, decidiĝas serioza demando—ĉu humiliĝi al la cirkonstancoj, aŭ defendi siajn konvinkojn, kaj kun ili sian nedependecon. Sed videble fine la unua duono de tiu ĉi problemo venkis, ĉar en la sekvanta mateno Ĉielson estis tre agrable mirigita per la vizito de Leono kaj lia propono aliĝi al la Ligo Esperanta.

Ĉielson kompreneble akceptis lin kun eletenditaj brakoj.

—Vi devas, kara amiko,—klarigadis li al la kuracisto, doni vian „promeson“ kaj deprenadi ĝin de aliaj, kie nur prezentos sin la ebleco. Por eniri la Ligon, vi devas aboni nian gazeton „Lingvo Internacia“ kaj la „Bibliotekon“; kiel ekstera signo servu al vi stelo sur la brusto kaj malkaŝita parolado en esperanto kun ĉiuj kvankam kiom ajn sciantaj nian lingvon. Nun jam estas la tempo, kiam por esperantisto estas bezona ne sole teoria konatiĝo kun nia lingvo, sed ankaŭ plej plena praktika scio de ĝi. En nia do lingvo vi komencu tuj la plej vastan komunikiĝadon kun esperantistoj de ĉiuj landoj kaj popoloj, kvankam eĉ sciataj al vi nur el nomaroj de esperantistoj; krom tio ĉi mi konsilus al vi komunikiĝadi per nekovritaj leteroj kun noto en la lingvo de la adresato, ke la letero estas skribita en la lingvo internacia. La pli gravajn de ricevataj de vi leteroj vi povos lokadi en kiajn ajn de eŭropaj gazetoj ankaŭ kun notoj, ke viaj korespondoj estas prenitaj el la interkomunikiĝado de du