Paĝo:Stankiević - El la vivo de esperantistoj, 1896.pdf/3

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

malŝpara. Por si mem li elspezadis tre malmulte, li kondukis vivon ekstreme modestan kaj, ricevante de siaj bienoj pli ol 100 000 frankoj da ĉiujara enspezo, estis kontenta de tre simpla nutraĵo kaj de malgranda loĝejeto duope kun Aŭgusto, kaj dume li kuracis ĉiujn senpage kaj eĉ donadis al malriĉuloj siajn proprajn kuracilojn. Krom tio li ankoraŭ antaŭ mallonge oferis 15 000 frankojn por la edukado de unu knabo, en kiu li trovis eminentajn matematikajn kapablojn.

Aŭgusto estis preskaŭ malriĉa kaj tial kompreneble li varme deziris altiri al la Ligo esperanta tian grandan kaj malavaran propraĵulon, kiel Leono; li eĉ ricevis en tiu ĉi senco la komision de unu persono, sed ĝis tiu ĉi tempo ĉiuj liaj penoj estis vanaj. Monblero moke ridetis je ĉiuj predikoj de Aŭgusto kaj la afero ne moviĝis je unu paŝo.

En tiaj cirkonstancoj venis la tago de disiĝo. La modesta havo de Aŭgusto, kiu konsistis je tri kvaronoj el libroj kaj kajeroj, estis jam pakita kaj kunmetita en la antaŭĉambro, monaj kaj aliaj kalkuloj finitaj, kaj la du amikoj sidis antaŭ la lasta komuna taso da kafo, post kiu ili devis disiĝi je longa tempo.

La bela, pala vizaĝo de Aŭgusto, kadrigita per delikataj vangharetoj, kun movemaj plenaj de vivo trajtoj kaj revemaj iom brulantaj brunaj okuloj, estis nun malklara kaj zorga. Leono ankaŭ ŝajnis per io premita. Liaj nigraj grandaj okuloj rigardis obstine en la tason kun ne eltrinkita kafo. La bruneta, klasike bela lia vizaĝo estis kvazaŭ kovretita per nubo kaj ŝajnis tro serioza kaj solena.

En la ĉambro iom da tempo reĝis silento.

—Leono!—diris fine Siksten, direktante sian varman rigardon sur la kolegon.

—Kio, mia amiko?—levis la okulojn ankaŭ Monblero.

—Ni revidos nin kredeble ne baldaŭ, kaj povas esti eĉ tre ne baldaŭ.... Ĉu efektive vi pro nia antaŭa amikeco multajara, ne plenumos mian varman peton—ne aliĝos al la Ligo esperanta!....

Monblero rektiĝis, lia vizaĝo fariĝis ankoraŭ pli malluma.

—Aŭskultu, mia amiko! Al mi estas tre malgaje, ke,