Saltu al enhavo

Paĝo:Stankiević - El la vivo de esperantistoj, 1896.pdf/4

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

dirante al vi adiaŭ, mi devas ankoraŭ unu fojon respondi al vi per plena rifuzo.... Sed vi min konas. Mi ne povas kaj ne volas esti jezuito. Mi ne povas fortiriĝi per via freneza revo, kaj ŝajniĝi adoranto de tio, kion mi ne estimas, mi ne estas kapabla, eĉ pro via amikeco.... Mi ĉiam estis kaj estos pozitiva.... Mi dediĉis min al la medicino kaj sole al ĝi unu, kaj mi restos al ĝi fidela ĝis la ĉerko. Kiam mi finos miajn esplorojn de interesanta min malsano de tiea ĉi lando, mi transveturos Parizon kaj tie mi submetos min al ekzameno je medicina doktoro. Tie mi esperas efektivigi mian revon feliĉigi la homaron per novaj rimedoj kontraŭ ĝiaj suferoj. Tio ĉi estas mia ideo, mia celo.... Kaj kion do povus doni via Esperanto? Ĝi fortirus min nur en flankon kaj malhelpus al mi plenumi mian sanktan devon antaŭ la homaro.... Kio estas Esperanto?—Tio ĉi dume estas revo, preskaŭ ĥimero—kaj revanto mi estos neniam. Povas esti, ke mi eraras, povas esti, ke via Zamenhof efektive eltrovis por la mondo novan Amerikon, sed dume mi ĝin ne vidas, kaj rapidi al blinda celo mi ne povas....

—Kaj tio ĉi estas via lasta vorto?

—La plej lasta. Vi komprenas, ke, fariĝinte esperantisto, mi ne povus limiĝi per sola lernado de vortaro kaj korespondado kun amikoj; mi devus uzi parton de mia energio por la propagando kaj por la apostola agado, sed tio ĉi, kiel mi jam diris, tute ne eniras en miajn planojn je la estonteco.

Seke kaj malgaje disiĝis la amikoj. Siksten tuj ekveturis en N., Monblero do kun ia malluma energio profundiĝis en siajn okupojn kaj penis pliforte elfroti el sia memoro la postesignojn de la lasta parolo kun Aŭgusto, al kiu li sentis nun nevolan simpation.

Tiel pasis du semajnoj.

Unu fojon, reveninte post tagmanĝo domen, Monblero ekvidis sur sia skribotablo leteron kaj je la lerta skribado de adreso li tuj ekkonis la manon de Aŭgusto. Liaj okuloj eklumiĝis per ĝojo, li febre disŝiris la paketon kaj avide sin prenis je la legado de ĝi, sed tuj de la unua linio lia vizaĝo