Paĝo:Statuto de UEA, 1934.djvu/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
— 10 —

Regiono. Ĝi konsistas el la Delegita loko kun ĉirkaŭaĵo, aŭ el parto de tre granda urbo. Se en tia urbo estas diversaj kvartalaj Delegitoj, tiam estu nomata unu Delegito por la tuta urbo, kiu ilin gvidas kaj prizorgas la komunajn aferojn.

La regionoj kaj iliaj limoj estas fiksataj de la Direktoro, aŭ de la Ĉefdelegito kun aprobo de la Direktoro.

21. Delegito plenumu laŭeble la jenajn kondiĉojn:

Li estu plenaĝa enlandano daŭre loĝanta en sia regiono; estu aktiva membro de UEA, abonante kaj regule legante la oficialan revuon; bone konu la Esperantan lingvon kaj movadon; klopodu havi bonajn rilatojn kun la lokaj Esperanto-societoj kaj estu, en landoj, kiuj aligis siajn membrojn al UEA, membro de la Landa Asocio. Li promesu, sub rezervo de gravaj malhelpoj, zorge plenumi sian oficon dum almenaŭ unu trijara periodo.

22. La Delegito

reprezentas en sia regiono la Asocion kaj rilate al la estrado de UEA la membrojn de sia regiono;

propagandas, varbas membrojn, kaj prizorgas la administrajn aferojn;

kunigas ĝustatempe la informojn por la Jarlibro;

respondas la informpetojn de la membroj kaj helpas ilin okaze de vojaĝo;

funkciigas laŭpove la aliajn servojn;

partoprenas en la voĉdonado de la Delegitoj kaj

konservas en bonordo la leterojn kaj dokumentojn de sia ofico.

La Vicdelegito helpas kaj anstataŭas la Delegiton. La reguloj starigitaj por la Delegito valoras laŭsence por li.

Komercaj aŭ aliaj Delegitoj, nomitaj por aparta celo, funkcias laŭ speciala regularo.

23. La Delegito klopodas interesigi la Esperantistojn al la Asocio kaj faras, almenaŭ unu fojon jare, malgrandan paroladon pri UEA en sia grupo. Li decidas pri aliĝpetoj kaj tenas nomaron de la aktivaj membroj. Li enkasigas la