Paĝo:Statuto de UEA, 1934.djvu/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
— 9 —

aŭ kies kotizo nek alvenis ĝis fino de Junio, nek povis esti deprenata de ebla bonhavo.

17. Por ebligi plej efikan propagandon internacian, la Asocio varbas Patronojn de UEA. Ili estas personoj kiuj promesas jardonacon de Cent Fr. sv. por tiu celo. La Patronoj fariĝas membroj de la Konsilantaro.

Societoj.

18. Esperantistaj fakaj societoj, institutoj, k.t.p., kaj Landaj Asocioj ne aligintaj siajn membrojn al UEA, povas sin enskribigi ĉe UEA kiel Partoprenantojn en la ĝenerala movado. Kontraŭ jarpago, fiksita de la Komitato en ĝenerala regularo, la Partoprenantoj rajtas nomi membrojn de la Konsilantaro. Ili ricevas jarlibron kaj propagandajn presaĵojn.

Kun societoj, asocioj, korporacioj, firmoj, kies kunlaboro aŭ simpatio estas dezirindaj, la Estraro povas fari interkonsentojn pri komuna agado, interŝanĝo de servoj k.t.p. La Komitato estas rajtigata fari kun ili kontraktojn pri komuna kotizo, aŭ pri favorprezoj por la aliĝo de iliaj membroj al UEA. Rilate tiajn kontraktojn la Komitato ne estas ligita al la kutimaj kategorioj de membroj.

19. Entreprenoj de UEA estas nomataj la societoj, firmoj, k.t.p., kiuj deziras esprimi sian simpation al UEA aŭ rilati kun la Esperantistoj. Kontraŭ jarpago, fiksita de la Estraro, ili rajtas publikigi sian nomon kaj eblan reklamon en la jarlibro.

Societoj, asocioj, firmoj, k.t.p., ne povas esti membroj de UEA. Por ilia agado la asocio ne estas responda, sed post ricevo de pravigitaj plendoj ĝi ĉesigos la rilatojn kun ili.

III. Delegitoj kaj Ĉefdelegitoj.

Delegitoj.

20. En ĉiu loko, grava pro sia grando, siaj komercaj aŭ turismaj rilatoj, UEA klopodas esti reprezentata de Delegito kaj Vicdelegito. La agadkampo de Delegito nomiĝas