Paĝo:Statuto de UEA, 1934.djvu/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
— 8 —

En landoj, kies asocioj aligis siajn membrojn:

La simpla membreco de UEA perdiĝas se la asocio ne plu pagas por siaj membroj, aŭ se membro eksiĝas aŭ estas eksigita el la landa asocio. La aktivaj membroj de UEA konservas siajn rajtojn.

La membroj kun jarlibro, kaj la membro-abonantoj, kiuj estas membroj de la Landa Asocio, pagas proksimume 50 centimojn malpli ol la normkotizo ĉar ili jam estas simplaj membroj de UEA.

La membroj kun jarlibro kaj la membro-abonantoj, kiuj ne estas membroj de la Landa Asocio, pagas pli altan prezon ol la normkotizon. La plialtago estas proksimume la duono de la prezo fiksita por la membreco kun jarlibro. Al la ĝisnunaj membroj de UEA tiu kondiĉo aplikiĝas nur post Oktobro 1936.

15. La aliĝpetoj de la aktivaj membroj kaj iliaj kotizoj estas kolektataj de la regiona Delegito. Li sendu ilin, deprenante la sendkostojn, kun la koncernaj dokumentoj en tempolimo de du semajnojn al la Centra Oficejo. Por landoj, kies asocioj aligis siajn membrojn, kaj por aliaj landoj kie estas Ĉefdelegito, la Direktoro fiksas la sistemon de enkasigo laŭ la cirkonstancoj.

Kie ne estas Delegito, aŭ se ne funkcias la aliaj metodoj, la Centra Oficejo enkasigas mem.

Delegito, Ĉefdelegito kaj Direktoro rajtas malakcepti aliĝpeton. En tia okazo, ili informu unu la alian. Se malakceptita kandidato tion speciale deziras, oni informas lin pri la motivo. Ĝis tridek tagoj post alveno de la klarigo, tri aktivaj membroj rajtas kune peti la Prezidanton de UEA, ke li decidu pri la aliĝo.

16. La aktiva membreco komencas kun la enskribo en la membra kontrolo. La jarkotizo estu pagata ĝis fino de Februaro. Poste la Centra aŭ Teritoria Oficejo avertas laŭeble la nepagintojn, kaj rajtas reteni la jarlibron kaj revuon. Estas forstrekataj la aktivaj membroj kiuj eksiĝis,