Paĝo:Statuto de UEA, 1934.djvu/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
— 7 —

nomas membrojn de la Komitato aŭ de la Konsilantaro de UEA; nomas la Ĉefdelegitojn, interkonsente kun la Prezidanto de UEA, nomas la Regionajn Delegitojn, interkonsente kun la Ĉefdelegito, kaj prenas sur sin la administradon de la enlandaj membroj de UEA, laŭ la reguloj de la Centra Oficejo.

13. La pagdevo de Landa Asocio estas kalkulata ĉiujare laŭ la stato de ĝiaj regulaj membroj je la 30a de Junio. Plej malfrue ĝis fino de Julio la Landa Asocio konigas al la Centra Oficejo tiun oficialan ciferon kaj sendas samtempe formalan pagpromeson por la koncerna nombro de kotizoj po 50 centimoj. Ĉiuj regulaj membroj de Landa Asocio, konforme al tiu stato, fariĝas simplaj membroj de UEA de la 1a de Novembro de la kuranta jaro ĝis 31a de Oktobro de la sekvanta. Por personoj kiuj aliĝas al Landa Asocio kiel regulaj membroj inter la 30-a Junio de unu al alia jaro, la Landa Asocio alpagas al UEA la koncernajn kotizojn.

La formala pagpromeso devas esti efektivigata plenvalore en unu aŭ pluraj monsendoj ĝis la fino de Marto de la sekvanta jaro. La alpagoj por la intertempe aligitaj membroj reguliĝu kiel eble plej rapide, laŭ aparta kalkulo.

Unu fojon ĉiujare, laŭ dato interkonsentita kun la Direktoro, ĉiu Landa Asocio sendas al UEA plenan liston de siaj regulaj membroj, kun nomoj kaj adresoj.

Kontraŭ asocio, kiu ne efektivigas sian pagpromeson, aŭ kiu ne transpagas kotizojn enkasigitajn por UEA, aŭ kiu malserioze plenumas siajn administrajn devojn rilate al UEA, la Estraro aplikos la necesajn rimedojn. Asocio kiu malgraŭ averto ne ordigis siajn devojn ĝis fino de Julio, aŭ kiu ĝis tiu dato ne transdonis sian pagpromeson, estas konsiderata kiel ĉesiginta la aligon de siaj membroj. Okaze de reakcepto de tia asocio, la Komitato rajtas postuli garantiojn.

14. La Komitato fiksas la normprezojn por ĉiu kategorio de aktivaj membroj, kaj la prezon de la atestoj de la Garantia Kapitalo. La Estraro starigas la regulojn pri enkasigo kaj administro.