Paĝo:Statuto de UEA, 1934.djvu/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
— 6 —

11. Kiel aktiva membro povas esti akceptata ĉiu honorinda persono, favora al la principoj de UEA.

La aktivaj membroj ĝuas la ĝeneralajn membro-rajtojn kaj ricevas la jarlibron. Plie ili rajtas uzi ĉiujn servojn de la Asocio, voĉdoni en la kunvenoj, okupi postenon, iniciati voĉdonadon de la Delegitoj, partopreni je la ĝenerala voĉdonado de la Asocio, kaj formale plendi konforme al art. 62.

En certaj landoj kaj regionoj, la aktivaj membroj elektas la Delegiton kaj Vicdelegiton.

Aktivaj membroj estas:

La membroj kun jarlibro: (MJ)

La membro-abonantoj: (MA) kun jarlibro kaj favor-abono al la oficiala revuo,

La membro-subtenantoj: (MS) kiuj pagas pli altan kotiz-abonon por helpi al la Asocio. Ili ricevas premiojn.

La membroj-dumvivaj: (MD) kiuj akiris ateston de la Garantia Kapitalo, aŭ estas samrajtaj konforme al la ĝisnunaj statutoj. Ili estas dumvive liberigitaj de kotizo aŭ abonpago.

La membroj-honoraj: (MH) kiuj estas distingitaj de la Komitato per tiu titolo, pro gravaj servoj aŭ donacoj faritaj al UEA aŭ al la Esperanto-movado. Ili ne pagas kotizon

12. Ĉiu Landa Asocio esperantista, havanta minimume cent regulajn membrojn, povas aligi siajn membrojn al UEA, se ĝi estas laŭorde organizita kaj se vidiĝas klare el ĝia statuto, ke temas pri asocio neŭtrala.

Escepte en specialaj cirkonstancoj, estas akceptata el unu regno nur unu asocio. Pri ĝia akcepto decidas la Komitato, la transirajn kondiĉojn fiksas la Estraro.

Landa Asocio:

pagas jarkotizon de 50 centimoj svisaj por ĉiuj siaj regulaj membroj, kiuj per tio fariĝas simplaj membroj de UEA;

devigas sin varbi kiom eble plej multajn aktivajn membrojn de UEA en sia lando, kaj enkasigas iliajn kotizojn.