Paĝo:Statuto de UEA, 1934.djvu/5

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
— 5 —

elektitaj personoj funkcias ĝis la fino de la ĝenerala ofic-periodo. La salajritaj kunlaborantoj estas nomataj konforme al la lokaj cirkonstancoj, maksimume por tri jaroj. La leĝoj de ilia lando validas por iliaj ĝeneralaj laborkondiĉoj, kaj tiu ĉi statuto por iliaj rajtoj kaj devoj kiel ofic-havantoj de UEA.

Por la agoj de siaj reprezentantoj, oficistoj k.t.p., UEA estas nur tiom responda, kiom tiuj agoj okazis laŭ la kompententecoj, kiujn por ĉiu ofico difinas la statuto aŭ ĝenerala regularo.

La Asocio malakceptas ĉiun financan respondecon pri la funkciado de la servoj kaj por negocoj al ili rilatantaj.

9. UEA kalkulas, kaj indikas siajn normprezojn, laŭ svisa monsistemo.

La havaĵo de UEA estas destinita al la Esperanto-movado. La membroj nek havas rajton je tiu havaĵo, nek estas persone respondaj pri la ŝuldoj de la Asocio.

II. Membroj kaj Societoj.
Membroj.

10. La Asocio konsistas el:

Simplaj membroj, sen jarlibro aŭ simila eldonaĵo, kaj
Aktivaj membroj, kun jarlibro.

Kiel simplaj membroj estas akceptataj:

La personoj are aligitaj de la Landaj Asocioj, kaj

la anoj de landoj, kie regas tre malfacilaj ekonomiaj cirkonstancoj, favore al kiuj la Komitato rajtas fiksi speciale malaltan kotizon.

Ĉiuj membroj de UEA ricevas la universalan membrokarton, rajtas uzi la servojn de la Delegitoj pri informpetoj kaj vojaĝhelpo, kaj plendi konforme al Art. 73. Ili povas ĉeesti, pagante eblan enirkarton, la kunvenojn kaj manifestaciojn aranĝitajn sub la nomo de la Asocio.