Paĝo:Statuto de UEA, 1934.djvu/4

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
— 4 —

3. La oficiala lingvo de UEA estas la Zamenhofa Lingvo Esperanto, tia, kia ĝi estas difinita per sia fundamento kaj per sia literatura kaj teknika verkaro.

4. UEA estas neŭtrala rilate al religio, nacieco, politiko kaj sociaj demandoj. En ĝi viroj kaj virinoj estas egalrajtaj kaj elekteblaj al ĉiuj oficoj.

5. La sidejo de UEA troviĝas ĉe ĝia Centra Oficejo en Genève, Svislando. La Centra Oficejo estas oficiale nomata: « Internacia Esperanto Oficejo », « Bureau International de l'Esperanto », « Internationales Esperanto-Amt », « Ufficio Internazionale de l'Esperanto », k.t.p. La Komitato rajtas translokigi la oficejon en alian svisan lokon.

UEA deklaras sin asocio kun celo ideala, je ne limigita daŭro, en la senco de la art. 60 de la svisa civila kodo. Sekve ĝi ĝuas la rajtojn de jura persono. Por certigi tiujn rajtojn, la Komitato povas laŭbezone enskribigi la Asocion en- kaj eksterlande en la ŝtatajn registrojn por societoj.

6. La oficialaj publikigoj fariĝas per la jarlibro, la revuo « Esperanto », per bultenoj aŭ cirkuleroj. La Asocio povas eldoni ĉiuspecajn presaĵojn rilatantajn al sia agado, kaj aranĝi servon de librovendo kaj gazetabonoj. Por disvastigi Esperanto-literaturon kaj rekompenci fervorajn aŭ oferemajn membrojn, ĝi disdonas premiojn, ĉefe konsistantajn el libroj.

7. La administra jaro estas kalkulata de 1. Novembro ĝis 31. de Oktobro.

La tempolimoj fiksitaj en tiu ĉi statuto aŭ en regularoj validas por Eŭropo. Por la rilatoj el lokoj kun speciale malfacilaj poŝtaj komunikoj aŭ el aliaj kontinentoj, la Direktoro plilongigas la tempolimojn.

8. Por la membroj tiu ĉi statuto kaj la ĝeneralaj regularoj estas devigaj.

Ĉiuj honoroficoj daŭras tri jarojn; la ofic-havantoj estas reelekteblaj. Dum trijara periodo estas kutime elektataj aŭ nomataj en la unua jaro la Komitatanoj, en la sekvanta la Ĉefdelegitoj kaj en la tria la Delegitoj. Intertempe