Paĝo:Statuto de UEA, 1934.djvu/3

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
STATUTO
de
Universala Esperanto-Asocio

I. Celoj kaj principoj.

1. Sub la nomo Universala Esperanto-Asocio ekzistas asocio, fondita en 1908, kiu celas:

disvastigi la uzadon de la internacia helplingvo Esperanto;

plifaciligi la ĉiuspecajn moralajn kaj materiajn rilatojn inter la homoj, sen diferenco pri raso, nacieco, religio aŭ lingvo;

krei internaciajn servojn uzeblajn de ĉiuj homoj, kies intelektaj aŭ materiaj interesoj celas trans la limoj de ilia genta aŭ lingva teritorio;

kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidareco kaj disvolvigi ĉe ili la komprenon kaj estimon por fremdaj popoloj.

2. Laŭ la interkonsento de la 25a Universala Kongreso en Köln, la 4an de Aŭgusto 1933, Universala Esperanto Asocio estas la tutmonda organizaĵo esperantista por atingi la ĝeneralan disvastiĝon de la lingvo Esperanto.

Ĝi reprezentas la internacian movadon, fiksas ĝiajn taskojn kaj gvidas la rilatajn laborojn;

ĝi zorgas pri la reciproka informado kaj kunagado de la esperanto-societoj, organizas la Universalajn Kongresojn kaj aranĝas teknikajn konferencojn.