Saltu al enhavo

Paĝo:Stefan Zweig, Ŝaknovelo.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

la antaŭplezuron, ke mi havis libron ĉe mi, la arte prokrastitan plezuron mirinde ekscitantan miajn nervojn, longe revi kiaspeca libro tiu ŝtelita prefere estu: antaŭ ĉio tre malgrande presita, entenanta tre multajn literojn, tre multajn maldikajn foliojn por ke mi povu pli longe legi el ĝi. Kaj tiam mi deziris ke ĝi estu verko kiu min intelekte lacigu, nenio surfaca, nenio facila, sed io kion mi povu lerni, parkeri, literaturo kaj prefere – kia aŭdaca sonĝo! – Goethe aŭ Homero. Sed fine mi ne plu povis deteni mian avidon, mian scivolemon. Kuŝiĝanta sur la liton tiel ke la gardisto, se li subite malfermus la pordon, ne povus surprize kapti min, mi tremante eligis la volumon el sub la zono.

La unua ekrigardo estis elreviĝo kaj ankaŭ ia amara incito; tiu libro ŝtelita kun tia grandega danĝero flankenmetita kun tia brula atendo estis nenio alia ol ŝakekzercolibro, kolekto de centkvindek majstraj partioj. Se mi ne estus forbarita forriglita, mi estus ĵetinta impete la libron tra malfermitan fenestron, ĉar kion mi komencu kion mi povu fari kun tiu sensencaĵo? Mi iom ekzerciĝis antaŭ ŝaktabulo kiam mi estis knabo en la gimnazio same kiel la plej multaj aliaj por malenui. Sed al kio utilus tiu teoriaĵo ? Oni tute ne povas ludi ŝakon sen kunludanto, kaj ankaŭ ne sen figuroj kaj sen tabulo. Incitite mi foliumis la paĝojn; por eble malkovri ion legeblan, enkondukon, instrukciojn; sed mi trovis nenion krom la nudajn kvadratajn diagramojn de la unuopaj majstroludoj kaj sube signojn unuavide al mi nekompreneblajn: a2-a3, Ĉf1-g3, ktp. Ĉio tio ŝajnis al mi ia algebro, por kiu mi ne trovis ŝlosilon. Nur iom post iom mi solvis la enigmon, ke la literoj a, b, c simbolis la liniojn la ciferoj 1 ĝis 8 la kolumnojn kaj signas la respektivajn poziciojn de la unuopaj figuroj; tiel la nur grafikaj diagramoj almenaŭ ŝanĝiĝis al iu lingvo. Mi pensis ke eble mi povus krei por mi en mia ĉelo iaspecan ŝaktabulon kaj tiam provi reludi tiujn partiojn; kiel signo el la ĉielo aperis ke mia litotuko hazarde montriĝis krude kvadratita. Oni povis fine aranĝi ke ĝi fariĝu kvadrato kun sesdekkvar fakoj kiam ĝuste kunfaldita. Mi do tuj kaŝis la libron sub la matracon kaj elŝiris ties unuan paĝon. Tiam mi kompreneble ridinde malperfekte ekmodlis la ŝakfigurojn la reĝon, la damon ktp el etaj paneroj kiujn mi ŝparis el mia pano; post senfinaj penoj mi povis fine entrepreni la rekonstruadon de la situacioj reprezentitaj en la ŝaklibro sur la kvadratitan litotukon. Sed kiam mi provis reludi la tutan partion mi unue komplete malsukcesis kun miaj ridindaj panerfiguroj, kies duonon mi igis pli malhela per polvo por distingi ilin. Mi senĉese konfuziĝis en la unuaj tagoj; kvinfoje, dekfoje, dudekfoje mi devis ĉiam denove rekomenci la saman partion de la komenco. Sed kiu sur la tero disponis pri pli da neuzata kaj senutila tempo ol mi, la sklavo de la nenio, kiu havis je sia dispono tiom da nemezurebla avido kaj pacienco? Post ses tagoj mi jam senerare ludis la tutan partion, post ok pliaj tagoj mi ne plu bezonis la panerfigurojn sur la litotuko, por bildigi al mi la situacion el la ŝaklibro, kaj post ok kromaj tagoj ankaŭ la litotuko ne plu estis bezonata; aŭtomate la signoj el la libro a1 a2 c7 c8, abstraktaj en la komenco, ŝanĝiĝis al videblaj konkretaj situacioj malantaŭ mia fronto. La anstataŭigo plene sukcesis; mi projekciis la ŝaktabulon kun ties figuroj internen kaj super-rigardis ankaŭ dank al la krudaj formuloj la respektivajn situaciojn, same kiel al sperta muzikisto sufiĉas jam simpla rigardo al la partituro, por aŭdi ĉiujn voĉojn kaj ties kunsonojn. Post dekkvar kromaj tagoj mi kapablis senpene reludi ĉiun partion el la libro parkere – aŭ kiel fake dirite: blinde – nur tiam mi ekkomprenis, kian nemezureblan feliĉon ofertis al mi mia senhonta ŝtelado. Ĉar mi fine havis okupon – sensencan senutilan se vi volas – sed okupon kiu neniigis la nenion ĉirkaŭ mi, mi posedis kun tiuj centkvindek turnirpartioj mirindan armilon kontraŭ la sufoka monotoneco de la spaco kaj de la tempo.

Por seninterrompe konservi la ĉarmon de la nova okupo, mi partigis ekde nun la tagon precize jene: du partioj matene, du partioj posttagmeze kaj vespere ankoraŭ rapida ripeto. Tiel mia tago kiu alikaze etendiĝus senforme kiel ĝeleo pleniĝis, mi estis senpere okupata, ĉar la ŝakludo posedas tiun avantaĝon, tra streĉo de la mensaj fortoj sur limigitan kampon, ne lasi la plej streĉitajn penskapablojn malfortiĝi sed kontraŭe pli ĝuste akrigi ties lertecon kaj streĉoforton. Iom post iom pro la komence nur meĥanika postludo de la majstropartioj iu artista ĝojoplena komprenkapablo ekvekiĝis en mi. Mi lernis kompreni la fajnaĵojn, la ruzojn, la akutaĵojn en atako kaj defendo, mi komprenis la teknikon de la antaŭpensado, kombinado, kontraŭatako kaj baldaŭ senerare rekonis la personan stilon de ĉiu unuopa majstro en ties individua konduto, kiel oni rekonas versojn de iu aŭtoro el malmultaj signoj; tio kio komenciĝis kiel nur tempopleniga okupo, ŝanĝiĝis al plezuro, kaj la vizaĝoj de la grandaj ŝakstrategoj kiaj Aljeĥin, Lasker, Bogoljubov, Tartakover ĉirkaŭis min kiel amataj kamaradoj en mia soleco. Senfina ŝanĝiĝado vivigis mian mutan ĉelon, kaj precize la reguleco de miaj ekzercoj redonis al mia penskapablo la jam ŝanceliĝantan firmecon; mi sentis mian menson refreŝigita kaj pro la konstanta pensdisciplino ankaŭ samtempe denove akrigita. Ke mi pli klare kaj koncentrite pensis, tio estis rimarkebla antaŭ ĉio en la pridemandadoj; senkonscie mi pliboniĝis sur la ŝaktabulo en la defendado kontraŭ minacoj kaj kaŝitaj malrektaj batoj; el tiu momento mi ne plu zorgis pri la pridemandadoj, kaj ankaŭ ŝajnis al mi ke la Gestapoistoj ekrigardis min iom post iom kun certa respekto. Eble ili silente demandis sin, ĉar ili vidis ĉiujn aliajn cedi, el kiuj sekretaj fontoj mi sola ĉerpis la forton de tiu neŝancelebla rezisto.

Tiu mia feliĉo, dum kiu mi sisteme reludis la centkvindek partiojn de la libro tagon post tago, daŭris ĉirkaŭ du monatojn kaj duonon ĝis tri monatojn. Tiam mi atingis neatendite mortan punkton. Subite mi denove staris antaŭ la nenio. Ekde kiam mi estis reludinta ĉiun unuopan partion dudek ĝis tridek foje, mi perdis la instigon de la noveco, la surprizon, ties antaŭe tiom ekscita tiom instiga forto eluziĝis. Kiun sencon havis ripeti refoje kaj refoje la samajn partiojn, kiujn mi delonge estis parkerinta movon post movo? Apenaŭ mi faris la unuan malferman movon, ĝia tuta disvolviĝo kuris en mi tute aŭtomate, plu estis nek surprizo, nek peno, nek problemo. Por okupi min, por rekrei la streĉon kaj la distron, kiuj jam fariĝis al mi necesaj, mi bezonus alian libron kun aliaj partioj. Ĉar tio estis absolute neebla, estis nur unu vojo el tiu aparta senelirejo; mi eltrovu novajn ludojn anstataŭ la malnovajn. Mi devis provi ludi kun mi mem aŭ pli ĝuste kontraŭ mi mem.

Mi nun ne scias, kiagrade vi cerbumis pri la mensa situacio ĉe tiu ludo. Sed jam la plej rapida ekpenso devus sufiĉi, por konstati ke en ŝako, pura cerbumludo tute sendependa de hazardo, voli ludi kontraŭ si mem logike signifas absurdecon. La logo al ŝako fakte fontas nur el tio ke ĝia strategio malsame disvolviĝas en du malsamaj mensoj, ke en tiu mensa milito nigro ne konas la respektivajn manovrojn de blanko kaj konstante