tiu nenio kaj nenio kaj nenio ĉirkaŭe, tiu ĉiam nur tablo kaj lito kaj lavabo kaj tapeto, kaj ĉiam la silentado, ĉiam la sama gardisto kiu enŝovas la manĝojn sen onin rigardi, ĉiam la samaj pensoj kiuj rondiras ĉirkaŭ si en la nenio, ĝis oni freneziĝas. Mi mal-trankvile konstatis per etaj signoj, ke mia menso ekmalordiĝis. Komence estis al mi klare interne ke en la pridemandoj mi trankvile kaj pripensplene respondadis; tiu duobla pensado, pri kion mi diru kaj kion ne, ankoraŭ bone funkciis. Nun mi povis nur balbute artikulacii eĉ la plej simplan frazon, ĉar dum mi eldiris ĝin, mi alrigardis hipnotizita la plumon, kiu kuris sur la papero protokolante, kvazaŭ mi volus postkuri miajn proprajn vortojn. Mi sentis, ke miaj fortoj forlasos min, mi sentis, ke proksimiĝis la momento en kiu por elsaviĝi, mi diros ĉion kion mi scias kaj eble pli eĉ, en kiu, por eskapi el la strangolado de la nenio, mi perfidos dekdu homojn kaj ties sekretojn, sen mem gajni per tio pli ol momenton da kvieto. En iu vespero tio vere iris tiel mal-proksimen: kiam la gardisto portis al mi la manĝon hazarde en tiu momento da sufokiĝo, mi subite alkriis al li: «Irigu min al la pridemandado! Mi volas ĉion diri! Mi volas ĉion eldiri! Mi volas diri, kie estas la dokumentoj, kie troviĝas la mono! Mi ĉion diros, ĉion!» Feliĉe li ne plu aŭdis min. Eble li ankaŭ ne volis min aŭdi.
En tiu ekstrema senespera situacio okazis io neantaŭvidita, kio savis min, savis min almenaŭ por difinita tempo. Estis fine de julio en iu malluma, nubokovrita, pluvega tago: mi tre precize memoras pri tiu detalo tial ke la pluvo tamburis kontraŭ la vitroj en la koridoro, tra kiu mi estis irigita al la pri-demandado. En la antaŭĉambro de la pridemandejo mi devis atendi: ankaŭ tiu atendigo apartenis al la tekniko. Jam la nervoj estas streĉitaj pro la alvoko, pro la subita irigo el la ĉelo en la mezo de la nokto, tiam, kiam oni jam pretas por la pridemandado, kiam oni jam streĉis la komprenon kaj la volon por rezisti, ili lasas onin atendi, sensence, sensence atendadi, unu horon, du horojn, tri horojn antaŭ la pridemandado, por lacigi la korpon kaj senrezistigi la menson. Kaj oni atendigis min aparte longtempe en tiu ĵaŭdo la 28-a de julio[1], atendi stare du plenajn horojn; mi tiel precize memoras tiun daton pro tio ke en tiu atendo-ĉambro kie mi – kompreneble ne rajtante sidiĝi – devis stare atendi, pendis kalendaro kaj mi ne povos klarigi al vi, kiel en mia malsato por presitaĵoj por skribaĵoj, mi alrigardis, alrigardadis tiun nombron, tiujn malmultajn vortojn sur la vando « 28-a de julio», mi englutis ĝin tuj en mian menson. Kaj tiam mi plu atendis kaj atendadis kaj alrigardis al la pordo, kiam ĝi fine malfermiĝos, kaj samtempe cerbumis pri kio la inkvizitoroj ĉifoje demandos min, kaj sciis ankoraŭ ke ili demandos min pri tute alia afero ol tiu por kiu mi pretiĝis. Sed malgraŭ ĉio la sufero pro tiu stara atendado estis samtempe konsolo, ĝojo ĉar tiu ĉambro almenaŭ estis alia ĉambro ol mia, iom pli granda kun du fenestroj anstataŭ unu, kaj sen la lito kaj sen la lavabo kaj sen la difinita fendo ĉe la fenestrobreto, kiun mi rigardis jam milionon da fojoj. La pordo estis farbita alimaniere, alia seĝo staris ĉe la vando kaj maldekstre dosierujoŝranko kun dosieroj kvazaŭ vestoŝranko kun vestohokoj, ĉe kiuj pendis tri aŭ kvar malsekaj militistaj manteloj, la manteloj de miaj torturistoj. Mi do havis ion novan ion alian por rigardi, fine unufoje ion alian per miaj malsategaj okuloj kiuj avide alkroĉiĝis al ĉiu detalo. Mi observis ĉiujn faldojn de tiuj manteloj, mi ekzemple rimarkis guton, kiu pendis sur la malseka kolumo de unu el ili, kaj kiom ridinde tio povas ŝajni al vi, mi atendis kun freneza ekscitiĝo ĉu tiu guto fine malsuprenfluos laŭ la faldo, aŭ ĉu ĝi plu defendos sin kontraŭ gravito kaj plu restos pendanta – jes mi alrigardis kaj alrigardadis tiun guton dum minutoj sen spiri, kvazaŭ mia vivo dependus de ĝi. Sekve, kiam ĝi fine estis ruliĝinta malsupren, mi nombris la butonojn de la manteloj, ok sur unu el la vestoj, ok sur la alia, dek sur la tria, sekve mi komparis la internaĵojn; ĉiuj tiuj ridindaj malgravaj detaloj tuŝis okupis, kaptis miajn malsatajn okulojn kun tia avido, kiun mi ne kapablas priskribi. Kaj subite mia rigardo restis fiksita al io. Mi malkovris ke ĉe iu mantelo la flanka poŝo estis iom ŝvelita. Mi proksimiĝis kaj kredis rekoni laŭ la kvarangula formo de la ĝibo, kion tiu iom ŝvelita poŝo kaŝis: libron! Miaj genuoj ektremis: LIBRO! Dum kvar monatoj mi ne tenis iun libron enmane, kaj jam nur imagi libron, en kiu oni povas vidi sinsekve ordigitajn vortojn, liniojn, paĝojn kaj foliojn, libron el kiu oni povas legi kaj sekvi aliajn, novajn, fremdajn distrajn pensojn, preni ilin en sian menson, estis iom ebriige kaj samtempe stuporige. Miaj okuloj hipnotizitaj alrigardis al tiu ĝibeto, kiun la libro estigis enen de la poŝo, ili flamis al tiu nevidebla loko kvazaŭ ili volus brulbori la mantelon. Fine mi ne povis deteni mian deziregon; nevole mi proksimiĝis. Jam la penso povi almenaŭ tuŝi libron tra la ŝtofo per la manoj, ekflamigis miajn nervojn en miaj fingroj ĝis la ungoj. Preskaŭ nekonscie, mi pli kaj pli proksimiĝis. Feliĉe la gardisto ne priatentis mian evidente strangan konduton; eble ŝajnis al li nur memkompreneble, ke homo kiu vertikale staris dum du horoj emas iom apogi sin kontraŭ vando. Fine mi jam staris tute proksime de la mantelo, kaj intence metis la manojn malantaŭ la dorson, por ke ili povu tuŝi la mantelon nerimarkite. Mi palpis la ŝtofon kaj fakte sentis tra la ŝtofo ion ortangulan, ion faldeblan kaj mallaŭte papere bruantan – libro! libro! Kaj enpafiĝis tiu penso: ŝtelu la libron! Eble tio sukcesos, kaj mi povos kaŝiĝi en la ĉelo kaj tie legi, legi, legadi, fine denove foje legi! Apenaŭ la penso enpenetris en mi, ĝi efikis kiel forta toksaĵo; subite la oreloj eksiblis kaj la koro ekmartelis, miaj manoj fariĝis glacimalvarmaj kaj ne plu obeis min. Sed post la unua eksveno mi ankoraŭ pli proksimiĝis al la mantelo silente kaj ruze, daŭre fiksrigardante la gardiston, mi suprenŝovis la libron per la manoj kaŝitaj malantaŭ la dorso, el la poŝo pli kaj pli supren. Kaj tiam: kapto, delikata, tre atenta moveto kaj subite mi havis la etan maldikan libron en la mano. Nur tiam mi teruriĝis pro mia faro. Sed mi ne plu povis retroiri. Tamen kien kun tio? Mi ŝovis la volumon malantaŭ mia dorso sub la pantolonon en la loko kie la zono tenas ĝin, kaj de tie iom postiom al la kokso, por ke mi povu reteni ĝin dum mi marŝos kun la mano militiste ĉe la pantolonokudraĵo. Nun temis pri unua provo. Mi ekpaŝis de la vestoŝranko, unu paŝon, du paŝojn, tri paŝojn. En ordo. Eblis firme teni la libron marŝante, nur se mi firme premos la manon ĉe la zono.
Tiam ekis la pridemandado. Ĝi postulis miaflanke des pli da penoj, ĉar mi vere koncentris miajn tutajn fortojn, dum mi respondis ne sur miaj eldiraĵoj, sed precipe sur la firma nerimarkita retenado de la libro. Feliĉe la pride-mandado ĉifoje rapide okazis, kaj mi akurate portis la libron en mian ĉambron – mi ne volas ĝeni vin per ĉiuj detaloj, ke ĝi foje danĝere glitis el mia pantalono dum la irado, kaj mi devis ŝajnigi fortan tusadon por kliniĝi kaj ĝuste reloki ĝin sub la zonon. Sed kia sekundo kompense, kiam mi reeniĝis en mian inferon, fine sola kaj tamen ne plu sola.
Nun vi verŝajne supozas, ke mi estus tuj kaptinta rigardinta leginta la libron. Neniel ajn! Mi volis unue ĝui
- ↑ En julio 1938, ĵaŭdo estis la 28a, ne la 27a.