Saltu al enhavo

Paĝo:Stefan Zweig, Ŝaknovelo.pdf/2

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

fiero, sed kiu preter sia malkovrantoĝojo ne volis neglekti sian devon plenumi sian dimanĉan diservon, sciigis ke li estas preta lasi Mirkon reveni por pluaj provoj. La juna Ĉentovic estis gastigata je kostoj de la ŝakklubo en hotelo kaj en tiu vespero unuafoje vidis necesejan ĉambron. La sekvantan dimanĉan posttagmezon la ŝaksalono plenplenis. Senmove sidante dum kvar horoj antaŭ la ŝaktabulo, Mirko venkis dirante eĉ ne unu vorton nek levante la okulojn, unu ludanton post la alia; fine oni proponis samtempan partion. Daŭris iom ĝis oni povis komprenigi al la sensciulo, ke li devos sola ludi samtempe kontraŭ malsamaj ludantoj. Sed ekde kiam Mirko komprenis la regulon, li rapide plenumis la taskon, irante per siaj pezaj knarantaj ŝuoj malrapide de tablo al tablo kaj fine venkis en sep partioj el ok.

Nun komenciĝis grandaj interparoloj. Kvankam tiu nova ĉampiono striktasence ne apartenis al la urbo, la loka ŝovinismo tamen estis vive flamanta. Eble tiu urbeto kies ekziston ĝis nun preskaŭ neniu kapablis rimarki sur mapo, povas finfine famiĝi unuafoje, sendante en la mondon elstaran homon. Iu arta agento nomita Koller, ĝis nun zorginte nur pri kanzonistinoj kaj kantistinoj por la garnizona kabaredo, anoncis ke li pretas, kondiĉe ke oni provizu unujaran stipendion, instruigi la junulon en Vieno de iu eta bonega ŝakmajstro konata de li por ke li kleriĝu en la ŝaka fako. Grafo Simĉic, kiu neniam en sesdek jaroj da ĉiutaga ŝakludo estis ludinta kontraŭ tia rimarkinda kontraŭulo, tuj provizis la stipendion. En tiu tago komenciĝis la miriga kariero de la barĝistido.

Post duonjaro Mirko plene regis ĉiujn sekretojn de la ŝaktekniko, ĉiukaze ĝis strangaj limoj, kiujn oni poste multe studis kaj primokis en la fakaj rondoj. Ĉar Ĉentovic neniam sukcesis ludi eĉ nur unu elpensan – aŭ kiel fake dirite: blindan – ludon. Al li tute mankis la kapablo, bildigi al si la ŝaktabulon per simpla imago. Li ĉiam bezonis havi antaŭ si konkrete la nigroblankan kvadraton kun sesdekkvar fakoj kaj tridekdu figuroj; ankaŭ en la tempo de lia mondfamiĝo li konstante kunportis porteblan poŝŝaktabulon por vidigi antaŭ siaj okuloj la poziciojn, kiam li volis reludi majstran partion aŭ solvi ŝakproblemon por si. Tiu nemalgrava manko evidentigis lian imago-malkapablon kaj estis vive pridiskutata en la mallarĝaj fakaj rondoj same kiel inter muzikistoj iu bonega virtuozo aŭ dirigento montriĝus nekapabla ludi aŭ gvidi orkestron sen malfermita partituro. Sed tiu rimarkinda apartaĵo neniel malhelpis Mirkon en lia mirinda supreniĝo. Kiam deksepjara li jam estis gajninta dekduon da ŝakpremioj, kiam dekokjara la hungaran ĉampionecon, kaj kiam dudekjara fine la mondan ĉampionecon. La plej aŭdacaj ĉampionoj, ĉiuj unuope nekompareble superaj al li laŭ intelektaj kapabloj, imagokapablo kaj aŭdaco, estis venkitaj de lia obstina kaj malvarma logiko same kiel Napoleono de la malrapide movema Kutusovo, kiel Hanibalo de Fabio Kunktatoro, kiel rakontis Livio, dum li samtempe estis montrinta en sia infanaĝo tiajn rimarkindajn trajtojn de flegmo kaj de stulteco. Tiel okazis ke en la famgalerion de la ŝakmajstroj, kiu kunigas en siajn vicojn la malsamajn tipojn de intelekta supereco – filozofoj, matematikistoj, kalkulaj, imagaj kaj ofte kreivaj naturoj –, envenis unuafoje tute neatendito en la spritan mondon, peza malrapida kampara bubo, el kiu eĉ la plej lertaj ĵurnalistoj sukcesis eltiri eĉ nur unu solan publikeblan utilan vorton. Fakte, tion kion Ĉentovic malhavigis al gazetoj per spritaj frazoj, li baldaŭ anstataŭigis riĉe per anekdotoj pri si. Ĉar en la sekundo kiam li stariĝis de el la ŝaktabulo kie li estis senegala majstro, Ĉentovic neeviteble iĝis groteska plene komika figuro; malgraŭ sia nigra festokostumo, sia pompa kravato kun iom tro okulfrapa perlopinglo kaj siaj zorge manikuritaj fingroj li restis en sia sinteno kaj konduto la sama limigita kampara bubo kiu purigadis la loĝejon de la pastro. Mallerte kaj pro tio senhonte plumpe por ĝojo kaj incito de liaj fakkolegoj li penis eltiri el siaj dotoj kaj sia famo etmensan kaj ofte ankaŭ malaltan mongajnon ĉie kie mono estis gajnebla. Li vojaĝis de urbo al urbo, ĉiam loĝante en la plej malmulte kostaj hoteloj, li ludis en la plej etaj kluboj, nur kondiĉe ke oni pagu al li honorariojn, li lasis sian bildon aperi sur reklamo por sapo, kaj ankaŭ, preteratentante la primokojn de siaj konkurantoj kiuj bone sciis ke li ne kapablas taŭge verki tri frazojn, li vendis sian nomon por iu «Filozofio de ŝako» kiun fakte verkis eta galicia studento por vendosukcesa eldonisto. Kiel al ĉiu obstinulo mankis al li ĉia sento pri ridindeco; de post sia venko en la monda turniro li konsideris sin kiel la plej grava homo en la mondo, kaj lia scio ke li venkis ĉiujn tiujn spritajn inteligentajn brilajn parolantojn kaj skribantojn sur ties propra tereno, kaj antaŭ ĉio la konkreta fakto, ke li gajnas pli da mono ol ili, ŝanĝis lian originan malfidemon en malvarman fierecon elmontritan plej plumpe.

«Sed kiel tia rapida famiĝo povus ne ebriigi tiun malplenan kapon?» eldiris mia amiko, ĵus informinte min pri evidentaj pruvoj de la aparta supereco de Ĉentovic. «Kiel dudekunujara kampara knabo el Banato ne ŝvelus pro orgojlo, kiam li subite gajnas en unu semajno per ioma puŝo de figuroj sur ligna tabulo pli multe ol lia tuta devenvilaĝo en tuta jaro per arbohakado kaj aliaj penigaj laboroj? Kaj sekve estas ne vere tre facile, konsideri sin granda homo kiam oni ne havas eĉ la plej etan ideon, ke iam vivis iuj Rembranto, Betoveno, Danto aŭ Napoleono. Tiu knabo en sia enmurigita cerbo scias nur tion, ke li perdis neniun ŝakpartion de monatoj, kaj ĉar li eĉ ne imagas, ke ekzistas krom ŝako kaj mono aliaj valoraĵoj sur nia tero, li havas ĉiujn kialojn por ĝoji.»

Tiuj sciigoj de mia amiko senmanke incitis mian scivolemon. Ĉiuj specoj da monomaniulaj homoj enamiĝintitaj en unu nura ideo allogis min dum mia tuta vivo ĉar ju pli iu limigas sin, des pli tiu aliflanke proksimiĝas al la senfineco; ĝuste tiaj ŝajne marĝenuloj termite konstruas al si el aparta materialo rimarkindan kaj tial unikan resumon de la mondo. Tiel mi ne malkaŝis mian intencon, atente observi tiun apartan specimenon de intelekta monomanio dum tiu dekdutaga vojaĝo al Rio.

Tamen mia amiko admonis min: «Vi havas malmultan ŝancon. Tiom kiom mi scias neniu iam sukcesis elĉerpi la plej etan psikologian materialon el tiu Ĉentovic. Malantaŭ sia tuta funda stulteco tiu ruza kamparano kaŝas la grandan inteligentecon, ne montri malfortan flankon, kaj tion dank al la simpla tekniko, ke li fuĝas ĉies konversacion krom kun kamparanoj el sia propra sfero kun kiu li renkontiĝas en etaj gastejoj. Tie kie li antaŭsentas kleran homon, li enrampas en sian helikokonkon; sekve neniu povas aserti ke li iam aŭdis de li iun stultan vorton aŭ ke li povis mezuri la supozatan senliman profundecon de lia malklereco.»

Mia amiko fakte certe pravis. Dum la unuaj tagoj de la vojaĝo montriĝis kvazaŭ tute neeble alproksimiĝi al Ĉentovic sen kruda malĝentileco, kion mi definitive malhavas. Foje li paŝis sur la promenoferdeko, sed ĉiam kun la manoj kunpremitaj en sia dorso, kun tia sinteno fiere enprofundiĝinta en si, kiel Napoleono sur la konata bildo; cetere li ĉiam tiel urĝe kaj bruske faris sian ferdek-rondpromenadon ke oni devus kure postsekvi lin, por povi lin