Saltu al enhavo

Paĝo:Stefan Zweig, Ŝaknovelo.pdf/4

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

Ĉentovic. Nun, mi aldonis, ni ambaŭ transvivos tion kaj kontentiĝos sen kordoloro de lia famula malestimo; malriĉuloj ja devas kuiri per akvo. Sed surprizige mia sciigo neatendite efikis al McConnor. Li estis tuj incitita, forgesis nian ludon, kaj lia fieremo evidente ekfrapis. Li diris, ke li tute ne sciis ke Ĉentovic estas en la ŝipo, kaj Ĉentovic nepre ludu kontraŭ li. Li neniam antaŭe ludis kontraŭ iu mondĉampiono krom unufoje dum iu samtempa partio kun kvardek aliaj; tio jam estis terure streĉa, kaj li estis tiam preskaŭ venkinta. Li demandis ĉu mi persone konas la majstron. Mi nee respondis. Ĉu mi konsentus alparoli lin kaj inviti lin? Mi rifuzis pretekstante ke Ĉentovic estis laŭ mia scio tute ne malferma por novaj interkonatiĝoj. Cetere, kiel povus ĉarmi mondĉampionon, kunludi kun ni triaklasaj ludantoj?

Nun mi ne devintus alparoli al tiuspeca fierema viro kia McConnor pri triaklasaj ludantoj. Li kliniĝis malantaŭen, kaj krude klarigis ke siaflanke li ne povis kredi, ke Ĉentovic povus rifuzi ĝentilan inviton de ĝentlemano, kaj ke li tuj zorgos pri tio. Laŭ lia deziro mi faris por li priskribon de la mondĉampiono, kaj li haste, tuj forlasante nian ŝaktabulon, pro neregebla senpacienco postkuris Ĉentovic-on sur la promenoferdeko. Denove mi konstatis ke oni ne haltigu la posedanton de tiaj larĝaj ŝultroj, ekkiam li ĵetis sian volon sur iu celo.

Mi atendis iom streĉite. Dek minutojn poste McConnor revenis ne tre kontenta, laŭ mia sento.

«Kio nun ?» mi demandis.

«Vi pravis» li respondis iom incitita. «Ne tre agrabla sinjoro. Mi prezentis min, diris kiu mi estas. Li en neniu momento premis al mi la manon. Mi provis komprenigi al li kiel fieraj kaj honoritaj ni ĉiuj estus sur la ŝipo, se li konsentus ludi samtempan partion kontraŭ ni. Sed li restis kun diable rekta dorso; li bedaŭris sed li laŭ kontrakto kun siaj agentoj havas devojn, kiuj absolute malpermesas al li ludi sen honorarioj dum la tuta turneo. Lia minimumo estas po ducent kvindek dolaroj por unu partio.»

Mi ridis. «Mi vere neniam sukcesus pensi, ke forŝovo de nigraj kaj blankaj figuroj povus fariĝi tiaspeca enspeziga komerco. Nun mi esperas ke vi same ĝentile disiĝis.»

Sed McConnor restis tute serioza: «La partio estas planita por morgaŭ je la tria posttagmeze. Ĉi tie en la fumosalono. Mi esperas ke ni ne lasos nin tiel facile venkigi.»

«Kiel? Ĉu vi pagis al li la ducent kvindek dolarojn?» mi diris ŝokita.

«Kial ne? Estas lia profesio. Se mi havus dentodoloron kaj bonŝance troviĝus dentkuracisto en la ŝipo, mi ne postulus ke li eligu mian denton senpage. La viro tute pravas postuli altan prezon; en ĉiu fako la efektivaj konantoj ankaŭ estas la plej bonaj komercistoj. Kaj jen mia opinio: ju pli klara estas la negocado, des pli bone. Mi preferas pagi kontante, ol lasi min favorigi de iu sinjoro Ĉentovic kaj fine ŝuldi al li dankojn. Fine mi jam perdis en unu vespero en nia klubo pli ol ducent kvindek dolarojn kaj tamen ne ludis kontraŭ monda majstro. Por «triaklasa» ludanto ne estas honto esti venkota de iu Ĉentovic.»

Min amuzis rimarki kiel profunde mi ofendis la memestimon de McConnor per la nura senkulpa vorto «triaklasa ludanto». Sed ĉar li decidis pagi la kostan ŝercon, mi havis neniun argumenton kontraŭ lia malkonvena fieremo, kiu fine ebligos al mi konatiĝi kun mia strangulo. Ni kiel eble plej rapide informis pri la planita evento la kvar aŭ kvin sinjorojn, kiuj ĝis nun prezentis sin kiel ŝakludantoj, kaj antaŭmendis ne nur niajn tablojn sed ankaŭ la najbarajn por esti kiel eble plej malmulte ĝenataj de preterpasantoj dum la planita matĉo.

La sekvan tagon nia eta grupo plennombre aperis je la interkonsentita horo. La centra loko fronte al la majstro estis kompreneble donita al McConnor, kiu malŝarĝiĝis de sia nervozeco, dum li ekbruligis unu cigaron post la alia kaj konstante maltrankvile alrigardis la horloĝon. Sed la mondmajstro atendigis ĉiujn dum dek bonaj minutoj – mi memoris pri rakontoj de mia amiko pri tiaj aferoj – pro kiuj lia apero ĉiukaze akiris pli altigitan aplombon. Li alpaŝis trankvile kaj malstreĉite al la tablo. Sen prezenti sin – «Vi scias kiu mi estas, kaj kiuj vi estas ne interesas min», ŝajne esprimis tiu malĝentileco –, li komencis kun fakula sekeco la protokolajn pretiĝojn. Ĉar samtempa partio neeblis sur la ŝipo manke de disponeblaj ŝaktabuloj, li proponis ke ni ĉiuj kune ludu kontraŭ li. Post ĉiu movo li iros al alia tablo en la fino de la salono, por ne ĝeni niajn interkonsiliĝojn. Ekde kiam ni estos farinta nian movon, ni devos frapeti kuleron kontraŭ glaso, ĉar bedaŭrinde ne haveblis tablosonorilo. Li proponis maksimuman tempon por ĉiu movo je dek minutoj, se ni ne deziras alian aranĝon. Ni kompreneble aprobis ĉiujn proponojn kiel timemaj lernantoj. La kolorelekto donis la nigrajn al Ĉentovic; plu staranta li faris la unuan kontraŭmovon kaj tuj sidiĝis en la atendoloko kiun li proponis kie li malstreĉe apogita ekfoliumis ilustritan gazeton.

Ne havas multan sencon rakonti la partion. Ĝi finiĝis kiel ĝi kompreneble devis finiĝi: kun nia kompleta malvenko, kaj tio jam je la dudekkvara movo. Ke monda ŝakmajstro forbalais per la maldekstra mano sesopon da mezaj aŭ submezaj ludantoj, estis en si mem ne mirige; verdire plej incite efikis al ni tiu superema maniero, per kiu Ĉentovic tro klare sentigis al ni, ke li supervenkis nin per la maldekstra mano. Li ĉiufoje ŝajne ĵetis nur rapidan rigardon al la tabulo, preterrigardis nin tiel neglekteme, kvazaŭ ni estus nur senvivaj lignaj figuroj, kaj tiu impertinenta gesto neeviteble memorigis pri tiu per kiu oni ĵetas peceton al mordema hundaĉo forrigardante ĝin. Laŭ mi li povintus delikate atentigi nin pri iuj eraroj aŭ konsoli nin per afabla vorto. Sed ankaŭ post la fino de la partio tiu ŝakaŭtomato eligis eĉ ne unu silabon, sed dirinte «mato» senmova antaŭ la tablo atendis ĉu oni deziris de li duan partion. Mi jam ekstaris por senhelpe, kiel oni ĉiam restas fronte al la dikhaŭta krudeco, komprenigi per ia gesto ke finiĝis almenaŭ el mia flanko la plezuro interkonatiĝi kun tiu perfekta dolarkomerco, kiam je mia incitiĝo McConnor diris apud mi per tute raŭka voĉo: «venĝo!»

Mi tute teruriĝis pro la provoka tono; fakte en tiu momento la invito de McConnor pli aspektis kiel tiu de boksisto antaŭ ekbatalo ol tiu de bonedukita ĝentelmano. Ĉu estis pro la malagrabla maniero en kiu Ĉentovic traktis nin, ĉu pro lia evidenta ambicio, ĉiukaze la sinteno de McConnor tute ŝanĝiĝis. Kun ruĝo en lia vizaĝo alte ĝis la frontharoj, kun la naztruoj forte streĉitaj pro interna premo, li videble ŝvitis kaj li tranĉis al si lipfaldon kiun li mordis kontraŭ sia batale antaŭenigita mentono. Mi maltrankvile rekonis en liaj okuloj tiujn flametojn de neregebla doloro, kiel ĝi cetere nur kaptas homojn ĉe rulettablo, kiam por la sesa aŭ sepa fojo de vetmonduobligo la ĝusta koloro daŭre ne venas. En tiu momento mi sciis ke tiu fanatika ambiciulo ludos, ludados kaj reludos