Paĝo:Stettler - Hector Hodler, 1928.pdf/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Antaŭparolo

Fondita en 1908, UEA festis en 1928 sian dudekjarecon, sed ĝi ploris, meze de la vojo, sian fondinton Hector Hodler, mortintan en 1920. Por signi tiun datrevenon, nenio pli taŭgis ol eldono de libro, kiu konigu al la nova generacio de esperantistoj lian vivon kaj lian penson.

El ambaŭ nia movado tiom elĉerpis, ke estus malfacile ĝin kompreni sen ia scio pri Hodler. Al tio, kion iniciatis la genio de Zamenhof sur la kampo lingva, li aldonis la necesan bazon sur la kampo socia.

Al la esperantistaro ĉefe okupita proponi la lingvon aŭ ĝin diskuti, li diris: „Uzu ĝin! Tiam ĝi disvastiĝos kaj riĉiĝos per la vivo mem.“ Ne nur diris, sed ebligis per fondo de UEA kaj de ĝia servaro. Prave unu karikaturisto lin reprezentis tenante en mano reton de fadenoj telegrafaj ĉirkaŭ la tuta mondo. Al la dekses-regula gramatiko kaj vortara ŝlosilo li aldonis la jarlibron kun adresoj de la delegitoj, liaj fidelaj sekvantoj kaj helpantoj.

Same kiel ĉe lia Majstro D-ro Zamenhof, lia realigemo devenis de profunda idealismo. La junan filozofon dektri-jaran mi vidis ĉiutage sur benkoj de lernejo kiel kamarado kaj amiko samaĝa. Jam