Paĝo:Stettler - Hector Hodler, 1928.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

en tiu tempo lia forta pensemo, malgaja, sed saĝa, impresis min. Antaŭ kelkaj tagoj mi trovis en malnova kesto finjaran liston de lernejaj atestoj: Hodler, Privat, Bouvier. En tiu jaro 1903 ni lernis la lingvon kune kaj ne antaŭvidis, ke ĝi restus trans vivo kaj morto tiel forta ligilo de amikeco.

Iom skeptike aŭ pesimiste li rigardis la fondon de nia klubo de junaj esperantistoj, sed kelkajn jarojn poste li jam gvidis mem plej gravan esperantan gazeton kaj fondis UEA. Tiam li renkontis saĝajn amikojn kiel Th. Rousseau kaj Ed. Stettler, kiuj sindone helpis lin sur la nova kampo.

Dank’ al afabla subteno de lia amata edzino S-ino Hodler UEA povas nun prezenti tiun jubilean memoraĵon pri lia penso kaj agado.

Estas agrabla devo ankaŭ danki plej sincere al S-ro Stettler pro lia bonega biografio de Hodler kaj al S-ro Hans Jakob pro la elekto de la verkaĵoj kaj artikoloj. El ili bildiĝos antaŭ viaj okuloj la digna figuro de Hodler, granda idealisto por si mem kaj saĝa realisto por la ceteraj. Restu vivanta lia memoro, fidela nia dankemo kaj fruktodona lia verko.

Génève, 3o Marto 1928Edmond Privat