Paĝo:Stettler - Hector Hodler, 1928.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Lokita malproksime de la batalejoj, klopodante krei per amikaj interrilatoj bonvolon internacian, kiu pace disdonos la trezorojn de la tero al gentoj kaj homoj, unu respektante la alian: tiel nia asocio povis esperi, ke la furio de la mondmilito ne invados ĝian modestan dometon. Sed male; kvazaŭ tiu spirito malbona volis venĝi sian potencon minacotan per nia forĝejo de la bono, li postulis gravegajn oferojn. Centoj de niaj membroj, fidelaj al sia ŝtata devo falis, la armilojn en la mano, aliaj suferegis en hospitaloj, multajn forprenis malsano kaj zorgo. Estis samideanoj, plejparte junaj kaj rajtigitaj je vivo pli longa, dum kiu ili esperis agi per vorto kaj plumo kontraŭ la kutimaj interŝtataj procedoj malamaj, sekve malspritaj. Kaj el la centro de nia laborejo foriris la mastroj: Bolingbroke-Mudie, grandanima, la estro de du asocioj; poste Th. Rousseau, nia klare vidanta Vicprezidanto; mortis je rompita koro la kara Majstro; sekvis lia eminenta disciplo, rektoro Boirac. Fariĝis Prezidanto Hector Hodler, foriris ankaŭ li. De longe liaj pulmoj liaj pulmoj lin suferigis, sed kiam oni plej multe bezonis tiun spertan gvidiston, li ekfartis pli