Paĝo:Stettler - Hector Hodler, 1928.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

bone, nin esperigante, ke nun finis la terura vico. Ne! Nur mensoge la senkompata malsano kolorigis liajn vangojn, ruligis pli ruĝan sangon tra liaj vejnoj, por ke despli certe li estu frapata.

Vi ĉiuj, mastroj kaj laboristoj de nia sankta afero, estu respektplene salutataj. Daŭra restu via memoro, firma nia danko. El viaj fidelaj manoj ni prenas la verdstelan standardon, solenigitan per via morto, kaj alten ĝin tenos por montri la vojon de repaciĝo al la suferanta homaro.

Ferdinand Hodler

La familio Hodler devenas de vilaĝeto proksime de Bern, en kiu urbo vivis la avo de Hector kiel lignaĵisto, kaj naskiĝis lia patro, Ferdinand. Tro interesa estas la sorto de la fama pentristo, por ke ni ne skizu ĝin rapide.

Ferdinand Hodler, naskiĝinta 1853 kaj baldaŭ perdinta siajn gepatrojn, lernis okaze iom pentri kaj laboris deksep-jara por la fremdula industrio. Li devis fabriki pogrande la konatajn pejzaĝetojn kun la Thuna lago kaj la montoj, kiujn por kelkaj frankoj la turistoj aĉetas kiel „arta“ memoraĵo. Tedata je tiu metio, aŭdinte, ke estas grandaj, bonkoraj artistoj en Ĝenevo, li iris piede tien, sen iu centimo en la poŝo. Li pentris afiŝojn aŭ kion oni bonvolis konfidi al la deknaŭjara junulo, ĝis li trovis helpantojn, kiuj ebligis al li la viziton de la