Paĝo:Stettler - Hector Hodler, 1928.pdf/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

belarta akademio. Tie Hodler laboris kun la seriozeco kaj nelacigebla peno, kiuj dumvive distingis lin kiel la filon. Jam 1874 li ricevis unuan premion por bildo, sed la saman rifuzis du jarojn poste alia ekspozicio. Lia arto estis tiel malsimila al la kutima, irante novan, propran vojon, ke ĝi ekscitis ĉie akrajn kritikojn. Post unujara restado en Hispanio la pentristo daŭre loĝis en Ĝenevo. Tiu urbo fariĝis lia dua patrujo, kiun, escepte kelkaj restadoj en Bern kaj mallongaj vojaĝoj eksterlanden, li ne plu forlasis. Malgraŭ ke de 1887, unua honora mencio en Parizo, ne mankis rekonoj de kompetentuloj, estis necesa la tuta energio de Hodler por batali la mizerojn de la vivo kiel la multajn atakojn de la publiko. La venko lin kronis je 1900, kiam la svisa registaro mendis murpentraĵon por la nacia muzeo en Zürich kaj protektis la malkomprenitan artiston kontraŭ la muzea komisiono kaj volumoj da gazetartikoloj, mallaŭdantaj lian tiel nomitan fuŝprojekton. Finpentrita sur la muro (reiro de la svisaj batalintoj el Marignano 1515), ĝi glore rivelis la genian kapablon de Hodler reprezenti homojn realajn, en la tuta forto de ilia doloro kaj nevenkita kuraĝo. Per tiu kaj kelkaj samspecaj pentraĵoj Hodler malfermis novan stilon de prihistoria pentrarto; de nun la senresta esprimo de la spirita graveco de okazintaĵo estis pli atentata ol kiel antaŭe la plaĉanta grupiĝo, detaletoj de l’