Paĝo:Stettler - Hector Hodler, 1928.pdf/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kostumo kaj belaj herooj kun frizitaj haroj. Baldaŭ Hodler fariĝis internacie konata, tiel pro la aluditaj pentraĵoj, kiel pro tiuj kun filozofia enhavo, multaj portretoj kaj pejzaĝoj. Alvenis la mendoj, honoroj, titoloj. De frumatene li laboris senĉese, okaze rapide, plej ofte kun nekutima kritika atento, kiel pruvas pluraj centoj da skizoj postlasitaj. Lia morto, la 19-an de Majo 1918, signifis por Svisio la perdon de la plej rimarkinda pentristo kiun ni havis de jarcentoj, kaj kune funebris la artaj societoj en ĉiuj aliaj landoj. — Priparolado de lia verko en „Esperanto“ bedaŭrinde ne estis ebla: redaktis la ĵurnalon lia filo, tro modesta je ĉiu honorigo.

Hector Hodler

En 1887, kiam la pentristo Hodler staris meze en la malfacilaĵoj de la vivo, baraktante pri arto kaj ekzisteblecoj, naskiĝis la 1-an de Oktobro lia filo, Hector, Ferdinand. La patrino, nask. Augustine Dupin, estis Ĝenevanino. La malgranda familio loĝis ie ajn en modesta kvartalo, pliposte okazis malinterkonsentoj inter la gepatroj. Plimulte mi ne scias; la silenta Hodler, kaj tio estas forta trajto de lia karaktero, neniam parolis pri siaj intimaj aferoj nek esploris tiujn de la aliaj. Eĉ kiam mortis lia patrino, 1910, li diris preskaŭ nenion, sed ni ĉiuj en la oficejo, vidante tiun viran junulon, kiel li trapaŝis la ĉambron, la larmojn