Paĝo:Stettler - Hector Hodler, 1928.pdf/19

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

en la okuloj, kiel li laboregis por forgesigi la akran doloron, ni sentis la tutan forton de l’ amo lin liganta al la kara patrino. En ŝi li perdis la malmultan lumon de sia juneco. Liajn knabajn jarojn priskribis S-ro Edm. Privat en „Esperanto“ tiel bone, ke mi permesas al mi represi la koncernan parton. „Kiam mi dekdujare eniris gimnazion“, diras S-ro Privat, „mi tuj rimarkis tiun novan kamaradon, altan, malgrasan, malriĉan, kun mirindaj okuloj, kaj senordaj brunaj haroj kronantaj lian belan grekan frunton. Lia neforgesebla figuro aperis sur pli ol unu pentraĵo de l’ patro. Kiam ni kune elkuris el klaso je la kvara posttagmeze, Hector Hodler malgaje rapidis al la patra pentrejo sub tegmento por sidadi aŭ staradi terure senmove dum horoj kiel modelo. Dum tiu turmento li kutimiĝis je pensado. Tiam li lernis tiun silentemon kaj trankvilecon, kiuj kaŝis sub iom nevarma eksteraĵo la plej senteman koron kaj fervoran animon.

Kiam la patro ne bezonis lin, ni faris kune longajn promenadojn, diskutante kiel knabetoj pri la profundaj misteroj de l’ socia vivo. Li estis la pli saĝa kaj la pli multscia. Dekdujare li jam legis tutan Zola!

Unu tagon en 1903 mi alportis en klason esperantan gramatikon. „Ankaŭ mi jam eklernis la lingvon“, li respondis kun brilo en la okuloj. Post